Marthe Renate Fischer
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1851 (1851-08-17)
en Sulęcin
Morto 17-an de julio 1925 (1925-07-17) (73-jaraĝa)
en Saalfeld
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Marthe (ankaŭ: Martha) R. (Renate) FISCHER (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1851 en Sulęcin, mortinta la 17-an de julio 1925 en Saalfeld) estis germana verkistino. Ŝi pleje skribis poemojn, novelojn, rakontojn kaj romanojn. Famiĝis ŝi antaŭ ĉio kiel regiona popularverkistino. La diverseco de eksterturingiaj eldonejoj atestas ŝian transregionan famon. Ankoraŭ dum ŝia vivo la libroj ĝuis multajn eldonojn. Represoj ankaŭ faritis.

loĝdomo en Knoch-strato je Saalfeld, 1914-1925

Vivo kaj kreiva agado

Estante la plej juna filino de malriĉiĝinta bienposedanto ŝi pasigis la junulajn jarojn en izoleco. Ŝia verkista agado komenciĝis per skizoj de ofte serioza enhavo; ŝi laboris por gazetoj kaj revuoj kaj ekde 1888 sekvis ankaŭ diversaj pli longaj aĵoj. Post loĝado en Frankfurto ĉe Odro kaj Berlino (Friedenau) ŝi reiris kamparen. Post vizito de pluraj parencoj ŝi konatiĝis kun Turingio kie ŝi restis ĝismorte. Unue ŝi loĝis (ĝis 1910) en Uhlstädt, ĝis 1914 en Leutenberg kaj fine en Dorndorf kaj Saalfeld. La vivo ĉe Hexengrund inter Orlamünde kaj Großkochberg inspiris ŝin por la furora verko Die aus dem Drachenhaus (1920): tie ŝi detalege rakontas pri superstiĉo kaj ties konsekvencoj en tiu ĉi regiono. La tuto verkitis dialekte.

Laŭ opinio de samtempuloj ŝiaj turingiaj priskriboj estis unikaj pro raviga forto, helegaj koloroj, malferma aŭtentikeco.[1]

Fischer restis senedza. La funebra parolado faris la posta landa episkopo Moritz Mitzenheim. Alia honoro por ŝi faratas ekde 2001 en la Flosiga muzeo en Uhlstädt. Ŝia privata biblioteko troviĝas nuntempe je Urba muzeo de Saalfeld.[2]

Verkoj

  • Die Aufrichtigen. Eine Bauerngeschichte. Adolf Bonz & Comp., Stuttgart 1894.
  • Die Jüngste des Kleeblatts. Erzählung für junge Mädchen. Kun ses bildoj de E. Klingebeil kaj A. v. Rössler, F. Loewe, Stuttgart 1894.
  • Eitel Sonnenschein. Eine lustige, lehrreiche Geschichte aus froher Mädchenzeit. Kun bildoj de W. Claudius. Schmidt & Spring, Stuttgart 1888.
  • In des Lebens Lenze. Mit 4 Lichtdr., Schmidt & Spring, Stuttgart 1890.
  • Zur Zeit der Rosenblüte. Der liebenswürdigen Jugend u. ihren Freunden erzählt. Schmidt & Spring, Stuttgart 1893.
  • Auf dem Wege zum Paradies. Thüringische Novellen. Grunow, Leipzig 1902. (Nova eldono sub la titolo: Auf dem Wege zum Paradies. Thüringische Erzählung (= Schauenburg's Volksbücherei nr. 1–3), M. Schauenburg, Lahr in Baden, 1927.
  • Das Patenkind. Ein Thüringer Roman. Bonz, Stuttgart 1907.
  • Aus stillen Winkeln. Novellen. (Die Fahnenträgerin.- Mein Freund August.- Ratmann Wallup.- Der Blinde.- Die Frau von Marree.- Schrie nicht das Käuzchen? - Mein erster Schleier.- Der alte Mann Dahleke.- Lotte.) Adolf Bonz & Comp., Stuttgart 1911.
  • Herr und Frau von Bosien. (= Ensslin's Mark-Bände 44) Ensslin & Laiblin, Reutlingen 1919.
  • Die aus dem Drachenhaus. Thüringischer Roman. Bonz, Stuttgart 1910. 2.–4. Aufl. 1923 (Reldonis Hans Friese, ĉe Pressestelle d. Evang.-Luth. Kirche in Thüringen kune kun Wartburg Verl. Max Kessler Jena; Evangelische Verlagsanstalt Berlin, 1967, dua eldono 1969).
  • Wir ziehen unsere Lebensstraße. Thüringischer Roman. Adolf Bonz & Comp., Stuttgart 1920.
  • Die kleine Helma Habermann. Thüringischer Roman. Bonz, Stuttgart 1922. Tria eldono 1923.
  • Paule. Erzählung. (= Der Kranz H. 43) Schriftenvertriebsanstalt, Berlin 1924.
  • Hört was die Scholle spricht. Adolf Bonz & Comp., Stuttgart 1925.
  • Die Liebesüße. Thüringische Novelle. (= Sammlung kleiner Erzählungen) Adolf Bonz & Comp., Stuttgart 1925.
  • Die Blöttnertochter. Thüringischer Roman. Adolf Bonz & Comp., Stuttgart 1926. (Nova eldono ĉe Evangelische Verlagsanstalt Berlin, 1977, dua eldono 1978).

Novaj eldonoj:

  • novaj eldonoj de "Patenkind", "Blöttnertochter" zorgate de Josef Witsch ĉe Korn/Vroclavo sub la kompleta titolo "Die Kornkammer, Erzählungen, Band 1-2", 1943.
  • Die Flossfahrt und anderes aus den Werken der Dichterin Marthe Renate Fischer. Eldonis Hans Friese, Pressestelle der Evang.-Luth. Kirche in Thüringen kaj Wartburg-Verlag Max Kessler Jena, Evangelische Verlagsanstalt Berlin 1965, dua eldono 1970; nova eldono 1990 (Wartburg-Verlag).

Aŭtobiografiaĵoj

  • Die letzte Station. Skizzen aus d. Altersheim, Adolf Bonz & Comp. Stuttgart, dua eldono 1925.

Referencoj

  1. Thüringen ist oft und zureichend geschildert worden. Selten mit gleich dichterischer Kraft, gleich leuchtender Farbe, gleich kerniger Echtheit, gleich ungeschminkter Wahrheit, gleich hohem Ernst, gleich jauchzendem Humor, wie durch Marthe Renate Fischer. - Ĉe: Allgemeine Thüringische Landeszeitung Deutschland, 19.12.1924: cito laŭ Rothen (2001), p. 29.
  2. Dagmar Jank: Bibliotheken von Frauen: ein Lexikon. Harrassowitz, Wiesbaden 2019 (Beiträge zum Buch- und Bibliothekswesen; 64), ISBN 9783447112000, p. 61.

Literaturo

  • Pataky, Sophie: Lexikon deutscher Frauen der Feder, volumo 1. Berlin, 1898, p. 215 (tie ĉi interrete
  • Franz Brümmer: Lexikon der deutschen Dichter und Prosaisten vom Beginn des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. 8 Bde., Leipzig 1913
  • Karl Demmel: Marthe Renate Fischer. In: Aus der Heimat. 8 (1934), kajerjo 5, p. 4.
  • Wilhelm Kosch (eld.): Deutsches Literatur-Lexikon. Stuttgart 1947–1958.
  • Ottogerd Mühlmann: Künderin Thüringer Volkstums: Marthe Renate Fischer. Zur Wiederkehr ihres Geburtstages am 17. August 1851. Ĉe: Rudolstädter Heimathefte. Jarkolekto 7 (1961), kajero 8/9, p. 221–223.
  • Hans-Joachim Schreckenbach (Bearb.): Bibliographie zur Geschichte der Mark Brandenburg. Weimar 1970 ss.
  • Rothen, Hannes/Rothen, Margit: Marthe Renate Fischer. Eine klassische Thüringer Erzählerin in Uhlstädt (= Uhlstädter Heimatbüchlein. Geschichte und Geschichten, Band 4), Gemeindeverwaltung: Uhlstädt/Saale 2001.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.