Martha Bernays
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1861 (1861-07-26)
en Hamburgo
Morto 2-an de novembro 1951 (1951-11-02) (90-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Bermann Bernays
Patrino Emmeline Bernays
Frat(in)oj Minna Bernays Eli Bernays
Edz(in)o Sigmund Freud
Infanoj Anna Freud Ernst Ludwig Freud Martin Freud Mathilde Freud Oliver Freud Sophie Freud
Parencoj Lucian Freud

Martha BERNAYS (26a de julio 1861 – 2a de novembro 1951) estis la edzino de la aŭstria psikoanalizisto Sigmund Freud.

Bernays estis la dua filino de Emmeline kaj Berman Bernays. Ŝia patrinflanka avo Isaac Bernays estis Ĉefa Rabeno de Hamburgo.

Sigmund kaj Martha renkontiĝis en aprilo 1882 kaj post kvar-jara engaĝeco (1882–1886) ili geedziĝis la 14an de septembro 1886 en Hamburgo.[1]

Fianĉeco kaj geedzeco

La amleteroj de Freud kaj Bernays senditaj dum la engaĝojaroj, laŭ la oficiala biografiisto de Freud Ernest Jones, kiu legis ĉiujn la leterojn, "estus elstara kontribuo al la granda amoliteraturo de la tuta mondo." Freud sendis ĉirkaŭ 900 (longaj) leteroj al sia fianĉino, kiuj montras la suprojn kaj malsuprojn de tempesta rilato, markita de eksplodoj de ĵaluzo de lia parto same kiel asertoj ke "mi amas vin per speco da pasia ĉarmo".[2]

Ilia finfina geedzeco estis multe pli harmonia afero - kaj Martha konsolis sin post lia morto per la penso ke "en la 53 jaroj de nia geedzeco estis eĉ ne unusola kolera vorto inter ni".[3] La paro havis ses gefilojn: Mathilde (naske 1887), Jean-Martin (naske 1889), naske (born 1891), Ernst (naske 1892), Sophie (naske 1893), kaj Anna (naske 1895).

Ĉu triopa amafero?

La pli juna fratino de Bernays, nome Minna Bernays, estis tre proksima al la juna paro, kaj ekloĝis kun ili en la 1890-aj jaroj, por formi tion kio estis nomita de kelkaj "ménage à trois" (triopa amafero).[4] Sigmund kaj Minna foje feriis kune;[5] kaj oni faris de tempo al tempo la sugeston ke ŝi iĝis fakte la amatino de Freud. Jung por ekzemplo informis (poste) ke el Minna li "sciis ke Freud estis enamiĝinta el ŝi kaj ke ilia rilato estis ja tre intima".[6]

Tiu propono estis (kaj estas) polemikiga. La publikigo de hotelregistro el 1898 registrante la paron kiel "Dr Sigm Freud u frau" en dulita ĉambro kondukis kelkajn Freud-fakulojn, inklude lian defendanton Peter Gay, rigardi la eblon de amafero inter Freud kaj Minna keil verŝajna;[7][8] dum aliaj proponantoj de la afero tamen - fidante en siaj propraj analizoj de la membiografiaj verkoj de Freud - kredas, ke tio okazis nur en 1900.[9]

Notoj

  1. Letters of Sigmund Freud; selected and edited by Ernst L. Freud, Basic Books, 1960; p. 7 (ISBN 0-486-27105-6)
  2. Ernest Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (1964) p. 109. 116-9, and p. 133
  3. Peter Gay, Freud (1989) p. 60
  4. Peter Gay, Reading Freud (1990) p. 161
  5. Ernest Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (1964) p. 150
  6. Citita en Peter Gay, Freud (1989) p. 752
  7. "Hotel log hints at desire that Freud didn't repress - Europe - International Herald Tribune". Kontrolita 4a de novembro 2014.
  8. Eysenck, Hans. Decline and Fall of the Freudian Empire. Transaction Publishers, 2004
  9. R. L. Rudnytsky, Rescuing Psychoanalysis from Freud (2011) p. 17

Bibliografio

  • Esti D. Freud, "Mrs Sigmund Freud", Jewish Spectator, XLV (1980) 29-31
  • Martin Freud, Sigmund Freud: Man and Father (1958)
  • Martha Freud: A Biography, de Katja Behling, Cambridge: Polity Press, 2005 (tradukita de Rupert Glasgow el la germanlingva Martha Freud: Die Frau des Genies, Berlin: Aufbau, 2002)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.