Martín Almada | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1937 en Puerto Sastre, Departemento Alto Paraguay, Paragvajo |
Morto | 30-an de marto 2024 (87-jaraĝa) en Asunciono, Paragvajo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Paragvajo |
Alma mater | Nacia Universitato de Asunción • Nacia Universitato La Plata |
Okupo | |
Okupo | advokato • homrajta aktivulo • verkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.martinalmada.org/ |
Martín Almada (Puerto Sastre, Paragvajo, 30-an de januaro 1937 - 30-an de marto 2024) estis advokato kaj homrajta aktivulo en Paragvajo. En 2002 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La premia komisiono pri li aparte laŭdis lian eksterordinaran kuraĝon kaj persistajn klopodojn elmontri kaj alporti al justeco torturistojn - precipe dum la milita diktaturo sub Alfredo Stroessner - kaj meti sian hejmlandon Paragvajon sur novan demokratian kurson kiu inkluzivas respekton por homaj rajtoj kaj daŭripova evoluo.
Eksteraj ligiloj
- martinalmada.org, lia persona retejo (hispane)
- prezento per la premia komisiono (angle)
- biografio en la retejo gerechtigkeit-heilt.de (justeco sanigas) (angle)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.