Marsrekonta asteroido estas asteroido, kies orbito proksimas aŭ krucas tiun de Marso.
Pluraj datumbazoj (ekzemple la "Small-Body Database Browser" de Jet Propulsion Laboratory) listigas kiel marsrenkontajn nur la planedetojn kun perihelio pli granda ol 1,3 AU); asteroido kun malpli granda perihelio estas klasifikata kiel terrenkonta asteroido, eĉ se ĝi venas pli proksimen de Marso ol de Tero. Tamen tiaj objekoj troviĝas en la listo.
Tanĝantoj estas objektoj, kies orbito tangas tiun de Marso, sed ne trairas ĝin:
- Ekstera tanĝanto estas objekto kies perihelio estas malpli granda ol la afelio de Marso (1,67 AU) sed pli granda ol la perihelio de Marso (1,58 AU).
- Interna tanĝanto estas objekto kies afelio estas malpli granda ol la afelio de Marso (1,67 AU) sed pli granda ol la perihelio de Marso (1,58 AU).
Krom la marsrenkontajn asteroidojn, ĉi-tiu listo entenas kun-orbitantojn de Marso :
- 5261 Eureka: la ĝis nun ununura marsa trojano havanta nomon
- (101429) 1998 VF31: alia, nur numerita, marsa trojano
- (26677) 2001 EJ18: kun-orbitanto de Marso
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.