Ĉi tiu artikolo temas pri dio el la romia mitologio. Por planedo rigardu la paĝon Marso (planedo). Por kompanio legu la artikolon Mars (kompanio). |
Marso | |
---|---|
Sekso | vira |
Eble sama | Areso, Budenicus, astrologia Marso, Camulus, Q3853003, Mamerte, Mamers |
Familio | |
Patro | Jupitero |
Patrino | Junono |
Edzo/Edzino | Nerio |
Infanoj | Remus, Romulus, Piko, Formido, Kupido |
Amkunuloj | Rhea Silvia, Aemilia |
Marso | |
---|---|
romia dio • milita dio • sabena dio | |
Informoj | |
Originala nomo | Mars |
Eble sama | Areso • Budenicus • astrologia Marso • Camulus • Q3853003 • Mamerte • Mamers |
Sekso | vira |
Patro | Jupitero |
Patrino | Junono |
Edzo/Edzino | Nerio |
Kunulo | Rhea Silvia • Aemilia |
Infanoj | Remus • Romulus • Piko • Formido • Kupido |
Marso estis la romia dio de la milito kaj de la agrikulturo. Li estis filo de Jupitero kaj Junona. Li similas la grekan dion Areson.
Laŭ Francisko Azorín Marso estas Militdio, protektanta dio, filo de Jupitro k. Junona, reprezentita ikonografie kiel fortika militisto armita per ŝildo, lanco k. kasko.[1] Li indikas etimologion el la latina Mars, el etruska Maris.[2]
Priskribo
Kiel Mars Quinius, la dio savis la ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj droniĝis en la rivero Tibero iam antaŭ 753 a.K.. Marso prizorgis la fondintojn de la urbo de Romo kun la helpo de lupino. Pro tio, la romanoj konsideris lin la patro de sia urbo.
Li estis tre grava dio por la romianoj, kiuj festis la Feriae Marti je la 1-a de marto. La romianoj donis lian nomon al planedo Marso, la monato Marto kaj la tago mardo.
Oni kutime imagas Marson portanta batalan kirason. Du ĉevaloj, Timor ("timo") kaj Fuga ("fuĝo") tiris lian ĉaron. Ankaŭ la planedon Marson akompanas duopo; la lunetoj, Fobo (Phobos greke) kaj Dejmo (Deimos greke) .
Bildaro
- Skulptaĵo de Marso.
- Marso paco-portanto en ĉi tiu monero.
- Marso en fontano Poznań.
- La Marsa simbolo.
Referencoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 133.
- ↑ Azorín, samloke.