Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Saint-Charles (Metroo de Marsejlo). |
Marseille-Saint-Charles | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Originala nomo | Gare de Marseille-Saint-Charles | |||||||
Ŝtuparego de la stacidomo Saint-Charles | ||||||||
kapostacio • fervoja stacidomo | ||||||||
Situo | ||||||||
Lando | Francio | |||||||
Loko | Marsejlo | |||||||
Geografia situo | 43° 18′ 13″ N, 5° 22′ 47″ O (mapo)43.30347615.3798246Koordinatoj: 43° 18′ 13″ N, 5° 22′ 47″ O (mapo) | |||||||
Geografia lokigo sur la mapo : Marsejlo
Geografia lokigo sur la mapo : Bouches-du-Rhône
Geografia lokigo sur la mapo : Francio
| ||||||||
Ecoj | ||||||||
Nombro de pasaĝeroj | 16 906 447 vojaĝantoj (2022) | |||||||
Trakoj | 16 | |||||||
Historio | ||||||||
Malfermo | 1848 | |||||||
Administrado kaj utiligado | ||||||||
Trafikanto | SNCF | |||||||
Kodo UIC | 87751008 | |||||||
Linioj | ||||||||
Ligita transporto | Saint-Charles | |||||||
En TTT | Marseille-Saint-Charles ĉe "SNCF" | |||||||
Marseille-Saint-Charles estas la ĉefa stacidomo por vojaĝantoj en Marsejlo. Tiun finan stacidomon konstruis la inĝeniero Paulin Talabot. Ĝi situas sur rando de altebenaĵo proksime de la urbocentro, kie antaŭe situis kamparaj bienoj. Provizoraj konstruaĵoj estis inaŭguritaj la 8-an de januaro 1848 por la fervoja kompanio de Avinjono al Marsejlo; oni finis la definitivan stacidomon nur plurajn jarojn poste.
Oni atingas ĝin per ŝtuparego konstruita en 1928 kaj registrita kiel historia konstruaĵo.
La stacidomo Marseille-Saint-Charles longtempe estis la deviga trairejo por vojaĝantoj kiuj celas Afrikon kaj Mezorienton. Tie ili haltis nokton antaŭ ol enŝipiĝi la morgaŭon. De tiu epoko restas ŝildoj de pluraj hoteloj sur la bulvardo de Ateno.
- Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 862,050 de linio Paris-Lyon - Marseille-St-Charles (830000).
- Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,050 de linio Marseille-St-Charles - Vintimille (frontière) (930000).
- Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 861,920 de linio L'Estaque - Marseille St-Charles (939001).
- Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,000 de linio Marseille-St-Charles - Marseille-Joliette (938000).
Stacidomoj de Marsejlo
Interkonektoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Marseille-Saint-Charles en la oficiala retejo Gares & Connexions de SNCF (france)
- Marseille-Saint-Charles en la oficiala retejo TER de SNCF (france)
- Muzikvideo: C'est Ma Life de DJ Abdel