Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Șoimuș |
Șoimuș | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Hunedoara | ||
Alinome | Marossolymos (hungare), Scholmosch, Falkendorf (germane) | ||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||
Situo | 45° 55′ N, 22° 53′ O (mapo)45.92027777777822.876111111111Koordinatoj: 45° 55′ N, 22° 53′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 337450 | ||
Loĝantaro | 3465 (2002, en la komunumo) | ||
Șoimuș [ŝojmuŝ] (hungare: Marossolymos, germane: Scholmosch) estas komunumo en Rumanio, norde de Deva. Administre apartenas al ĝi Chișcădaga, Fornădia, Păuliș, Sulighete.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1290 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1095 (rumanoj, 5 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1278. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Sud-okcidente preter Șoimuș fluas rivero Mureș, trovebla en la hungara nomo de la vilaĝo (Maros = Mureș). Ĉe la vilaĝo la nacia vojo DN76 debranĉiĝas de DN7.
Gravaj personoj
- Lajos Goró (Marossolymos, 1865 – Budapest, 19-a de marto 1904): pentristo kaj ilustraciisto.
Eksteraj ligiloj
- Popolnombrado 2002
- komunumestra retpaĝo Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Situo en la distrikto
|