Sportista teamo de Maroko en la Olimpikoj ekde la jaro 1960 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento, krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankaŭ en 1968, de 1984 ĝid 1992 kaj ekde 2010 estis marokaj partoprenantoj, kvankam ankoraŭ neniam atingiĝis vintra olimpika medalo.
La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte 24 medalojn: Temas pri 7 ora, 5 arĝentaj kaj 12 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 65-an rangon.
Kunordigas la teamon la Maroka Olimpika Komitato.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.