Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marmora limozo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Limozoj Limosa
Specio: L. fedoa
Limosa fedoa
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj

La Marmora limozo, Limosa fedoa, estas granda (42-48 cm longa) vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas relative longkrura membro de la genro de limozoj.

Aspekto

Plenkreskuloj havas longajn blugrizajn krurojn kaj tre longan rozkoloran bekon iomete suprenkurvitan kaj malhelan ĉepinte. La longa kolo, brusto kaj ventro estas helbrunaj kun malhelaj strioj ĉe brusto kaj flankoj. La dorso estas punktomakulita kaj malhela. Ili montras cinamokolorajn striojn en la flugiloj dumfluge.

Disvastiĝo

Ties reprodukta medio estas en nordaj herbejoj de okcidenta Kanado kaj nordocentra Usono proksime de marĉoj aŭ lagunetoj.

Aŭtune tiu specio migras poare al marbordoj kaj estuaroj de Kalifornio, Meksika Golfo, Meksiko kaj Suda Ameriko.

La loĝantaro de tiu specio malpliiĝis pro ĉasado fine de la 19a jarcento. Kvankam ili repliiĝis iome post tiam, la loĝantaro malpliiĝis denove lastatempe ĉar ties kutima medio estas uzata por terkulturrejoj. Fine de la 20a jarcento oni supozis, ke estas ĉirkaŭ 170,000 ekzempleroj. Ili povas vivi ĝis 30 jaroj.

Kutimoj

Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado ĉe kotejoj, marĉojstrandoj. En malalta herbaro ili manĝoplukas insektojn per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj krustulojn, sed ili manĝas ankaŭ erojn da akva plantaro. Ĉio foje kun aliaj vadbirdoj.

Ili nestumas ekde maje kolonie surplanke, kutime inter malalta herbaro. Antaŭe ili ariĝas kaj la maskloj flugas kiel ceremonio, foje laŭ kieloka bildo. La ino demetas 4 verdecajn ovojn kaj post pli ol 3 semajnoj de kovado la idoj eloviĝas; zorgado daŭras pliajn 3 semajnojn.

Marmora limozo dummanĝado, Nacia Strando de Point Reyes, Kalifornio

Referencoj

    Eksteraj ligiloj

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.