Marlon Brando | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
La 26-jara Brando kiel Stanley Kowalski en reklamo por filmo A Streetcar Named Desire (1951) | |||||
Persona informo | |||||
Marlon Brando | |||||
Naskonomo | Marlon Brando Junior | ||||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1924 en Omaha, Nebraska, Usono | ||||
Morto | 1-an de julio 2004 (80-jaraĝa) en Los Angeles, Kalifornio, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | spirhalto vd | ||||
Tombo | Tahitio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Libertyville • Evanston vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Actors Studio • Shattuck-Saint Mary's • La Nova Lernejo • Stella Adler Studio of Acting • Libertyville High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Marlon Brando, Sr. vd | ||||
Patrino | Dodie Brando vd | ||||
Gefratoj | Jocelyn Brando vd | ||||
Edz(in)o | Anna Kashfi (1957–1959) Movita Castaneda (1960–1962) Tarita Teriipia (1962–1972) | ||||
Amkunulo | Irene Papas vd | ||||
Infanoj | Stephen Blackehart • Cheyenne Brando • Christian Brando • Simon Teihotu Brando • Rebecca Brando • Miko Castaneda Brando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • filmreĝisoro • teatra aktoro • televida aktoro • reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1944 – 2001 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Godfather ❦ Apocalypse Now ❦ A Streetcar Named Desire ❦ On the Waterfront ❦ One-Eyed Jacks ❦ Ultimo tango a Parigi ❦ Burn! vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Stanley Kowalski en A Streetcar Named Desire Don Vito Corleone en The Godfather kol. Walter E. Kurtz en Apocalypse Now Paul en Ultimo tango a Parigi Jor-El en Superman | ||||
Oskar-premio | |||||
Plej bona aktoro 1954 On the Waterfront 1972 The Godfather | |||||
Premio BAFTA | |||||
Plej bona aktoro 1953 Viva Zapata! 1954 Julius Caesar 1955 On the Waterfront | |||||
Grammy | |||||
Plej bona aktoro en apuda rolo 1979 Roots: The Next Generations | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La usona aktoro Marlon BRANDO naskiĝis je la 3-a de aprilo 1924 en Omaha, Nebrasko kaj mortis en Los Angeles, Kalifornio, je la 1-a de julio 2004.
Li famiĝis en la jaro 1947 pro la Broadway-spektaklo A Streetcar Named Desire. Ĝia filmigo en 1951 estis la komenco de lia internacia kinokariero. Oskarojn li gajnis en 1954 (pro On the waterfront) kaj en 1973 pro The godfather; ĉi-lastan li tamen rifuzis pro protesto kontraŭ la subpremo de la indianoj en Usono.
Tarita Teriipaia estas Franc-Polinezia aktorino kaj la tria edzino de Marlon Brando.
Kvankam li ŝajnis morti en mizero, postlasante grandajn ŝuldojn, fakte li postlasis posedaĵon en valoro de 20 milionoj da usonaj dolaroj, inkluzive insul-ĉenon en la Suda maro. (Li ŝajnigis esti mizerulo, por eviti la daŭrajn procesojn pro infan-alimento.)
Brando estis aktiva radioamatoro, kun la voksignoj KE6PZH kaj FO5GJ (ĉi-lasta de lia insulo). Li estis listigita en la Federacia Komisiono pri Komunikado (FCC) kiel Martin Brandeaux por konservi sian privatecon.[1][2]
Famaj filmoj
- A Streetcar Named Desire (Usono, 1951)
- Viva Zapata (Usono, 1952)
- Julius Caesar (Usono, 1953)
- The wild one (Usono, 1953)
- On the Waterfront (Usono, 1954)
- The young lions (Usono, 1958)
- The fugitive kind (Usono, 1960)
- Mutiny on the Bounty (Ribelo sur la Bounty) (Usono, 1962)
- The countess from Hong Kong (Britio, 1967)
- The Godfather (Usono, 1971)
- Ultimo tango a Parigi (Lasta tango en Parizo) (Italio/Francio, 1972)
- Superman (Britio, 1978)
- Apocalypse Now (Usono, 1979)
Referencoj
- ↑ Licenco de Marlon Brando ĉe FCC (aperas kiel Martin Brandeaux)
- ↑ FO5GJ ĉe la radioamatora datumbazo QRZ.com
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://brando.crosscity.com Arkivigite je 2007-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.washingtonpost.com/wp-dyn/articles/A23157-2004Jul2.html
- http://www.msnbc.msn.com/id/5351267 Arkivigite je 2007-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.twoop.com/people/archives/2005/10/marlon_brando.html Arkivigite je 2008-07-23 per la retarkivo Wayback Machine