Marcus Sittikus von Hohenems
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 1612–1619
Antaŭulo Wolf Dietrich von Raitenau
Sekvanto Paris von Lodron
Persona informo
Markus Sittikus von Hohenems
Naskiĝo 24-a de junio 1574
en Hohenems, Graflando Hohenems,  Sankta Romia Imperio
Morto 6-a de oktobro 1619
en Salcburgo, Princĉefepiskopujo Salcburgo,  Sankta Romia Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Hohenems
Patro Jakob Hannibal la 1-a, Grafo de Hohenems
Patrino Chiara de' Medici vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto pastro teologo vd
Laborkampo teologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Marko Sitiko de Hohenems (naskiĝis en Hohenems la 24-an de junio 1574; mortis en Salcburgo la 6-an de oktobro 1619) estis Princĉefepiskopo de Salcburgo inter 1612 kaj 1619.

Biografio

Sekvinte al la malvenko kaj aresto de sia kuzo Wolf Dietrich von Raitenau, la kanonikaro de la katedralo elektis lin kiel nova princo kaj ĉefepiskopo de Salcburgo, en la 8-a de marto 1612. Li estis konsekrita kiel episkopo de Ehrenfried von Kuenburg (1573-1618)[1], Episkopo de Chiemsee, en la 7-a de oktobro 1612.

Kiel ĉefepiskopo, li ne estis marioneto en la manoj de Maksimiliano la 1-a, Elektisto de Bavario, kaj rifuzis partopreni en la Katolika Ligo. Tamen, li ne sukcesis konservi la Ĉefepiskopecon de Salcburgo ekster la Tridekjara Milito.

Li faris uzon el la arkitekto Vincenzo Scamozzi (1548-1616)[2] por la rekonstruo de la nova katedralo de Salzburgo, kies fondoŝtono okazis en 1614. Li ankaŭ komisiis al Santino Solari (1576-1646)[3] la konstruadon de Kastelo Hellbrunn inkluzivante ties famajn fontojn. Tiamaniere ke li estis fariĝis la plej elstara figuro en la disvastigado de la baroka arkitekturo en la nordo de la Alpoj. Pluse la Kniepaß-fortreso ĉe la limo de Pinzgau estiĝis en 1614 laŭ la volo de Markus Sittikus kaj planoj de Solari.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.