Markus Lüpertz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Lupertz, Markus |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1941 (82-jaraĝa) en Liberec |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo • universitata instruisto • ilustristo • grafikartisto • desegnisto |
Markus Lüpertz (naskiĝinta la 25an de aprilo 1941 en Reichenberg (Bohemujo) en norda Ĉeĥujo) estas germana pentristo, grafikisto kaj skulptisto. Li apartenas al la plej famaj artistoj germanaj de la nuntempo. Liaj bildobjektoj distingiĝas per sugesta forto kaj arĥaika monumenteco.[1] Lüpertz insistas pri tio, fiksi la objekton per pratipa eldiro de ĝia esto. Multaj el liaj verkoj estas atribuendaj al noveksprimismo. De 1988 ĝis 2009 Lüpertz estis rektoro ĉe la Ŝtata Artakademio en Duseldorfo. En publiko li sin prezentas kiel stranga pentristo, kiu tenas sian propran geniokulton.
![](../I/Markusl%C3%BCpertz.JPG.webp)
Markus Lüpertz en 2014
Artaĵoj
Referencoj
- ↑ Andrea Firmenich, Johannes Janssen (eld.): Markus Lüpertz – Durs Grünbein, Daphne – Metamorphose einer Figur. Wienand, Kolonjo 2005, ISBN 978-3-87909-870-5, S. 15; komp. ankaŭ la gazetara aktujo de Albertina Wien pri la ekspozicio de Markus Lüpertz. Metamorphosen der Weltgeschichte, 11a de marto 2010, p. 1
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Markus Lüpertz en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Fotostrecke Entwürfe eines Götterboten. En: Zeit-Online, 3a de decembro 2007
- Markus Lüpertz ĉe Nordrejn-Vestfalia Akademio de Sciencoj kaj Artoj Arkivigite je 2017-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artista konversacio kadre de la ekspozicio Markus Lüpertz. Metamorphosen der Weltgeschichte Albertina, 8a de marto 2010
- Lüpertz ĉe Künstlerdatenbank
- endlich-frei-und-unentwegt-ruhelos Arkivigite je 2017-03-22 per la retarkivo Wayback Machine ĉe eiskellerberg.tv
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.