![](../I/Capra_falconeri_hepteneri.jpg.webp)
Buĥara markoro en kaptiveco ĉe Losanĝelesa Bestoĝardeno
![Capra falconeri map.gif](../I/Capra_falconeri_map.gif)
Capra falconeri map
Markoro (Capra falconeri; en paŝtoa lingvo مرغومی marǧūmay; en persa/urdua: مارخور) estas granda specio de kapro kiu troviĝas en nordorienta Afganio, norda Pakistano (Gilgit-Baltistan kaj norda Ĥajber-Paŝtulando), kelkaj partoj de pakistankontrolita Kaŝmiro kaj Ĝamuo kaj Kaŝmiro, suda Taĝikio kaj suda Uzbekio. Tiu specio estis klasita de IUCN kiel Endanĝerita, ĉar estas malpli ol 2,500 maturaj individuoj kaj ties nombroj plumalpliiĝas je ĉirkaŭkalkulita 20% dum du generacioj.[1] La Markoro estas la nacia animalo de Pakistano.
Subspecioj
La esploristoj distingas inter tri subspecioj de tiu ĉi kapro specio:
- Capra falconeri falconeri - trovita en Kaŝmiro.
- Capra falconeri megaceros - trovita en Afganio.
- Capra falconeri heptneri - trovita en Turkmenio, Uzbekio kaj Taĝikio.
Notoj
- ↑ iucn
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.