Marko Marin
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1989 (1989-03-13) (35-jaraĝa)
en Gradiška
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.marko-marin.de/

Marko MARIN (naskiĝis la  13-an de marto 1989 en Bosanska Gradiška, tiam SFR Jugoslavio, nun Bosnio kaj Hercegovino, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto de bosnie serba deveno. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "21".


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.