Markizo de Sade | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Donatien-Alphonse-François Sade | ||
Naskiĝo | 2-an de junio 1740 en Parizo | |
Morto | 2-an de decembro 1814 (74-jaraĝa) en Saint-Maurice | |
Mortis per | infekta malsano vd | |
Tombo | Charenton asylum vd | |
Religio | ateismo vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio • Unua Respubliko de Francio • Unua Franca Imperio • Francio vd | |
Alma mater | Gimnazio Louis-le-Grand vd | |
Partio | senpartia vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Q175269 vd | |
Patro | Jean-Baptiste-François-Joseph de Sade vd | |
Patrino | Marie Eleonore de Maillé vd | |
Edz(in)o | Renée-Pélagie de Sade vd | |
Infanoj | Armand de Sade • Louis-Marie de Sade • Madeleine Laure de Sade vd | |
Profesio | ||
Okupo | romanisto • filozofo • dramaturgo • verkisto vd | |
Laborkampo | etiko • estetiko • politika filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The 120 Days of Sodom vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Donatien Alphonse François de Sade ([dɔnatjiɛ̃ alfɔnz fʁɑ̃swa də sad] aŭ [DonatjE Alfõnz FrãnsoA de SAD]), pli konata kiel markizo de Sad, franca nobelo, naskiĝis la 2-an de junio 1740 en palaco Condé en Parizo. Lia patro estis Comte de Sade, patrino Marie Elénore Maillé de Carman. Dekomence klerigis lin lia onklo, poste li transiris en liceon kaj sekve li komencis agadi en armeo, li partoprenis ankaŭ en Sepjara milito. En la jaro 1763 li edziĝis kun Renée-Pelagie de Montreuil, filino de riĉa paca juĝisto, kun kiu li havis tri infanojn. Kiam lia patro en januaro 1767 mortis, li akceptis titolon "Comte de Sade". Mallongtempe post la geedziĝo li komencis vivi per skandala diboĉa vivo, liajn orgiojn ofte partoprenis eĉ lia edzino kaj ŝia fratino. Sad estis en la jaro 1772 kondamnita je morto, sed li ricevis pardonon. En 1777 li estis denove malliberigata en Vincennes, kie estis lia kunmalliberigito Comte de Mirabeau, kiu same verkis erotikaj verkojn. En la jaro 1784 Sad provis fuĝi kaj li estis transloĝigita en Bastille. Komence de junio 1789 (ankoraŭ antaŭ atako kontraŭ Bastilla) li estis transveturigita en malsanulejon por degeneritoj en Charenton-Saint-Maurice. El Charenton li estis en la jaro 1790 tralasita kaj lia edzino poste eksedziniĝis. Tiutempe li renkontiĝis kun Marie-Constance Quesnet, kun kiu li restis la reston de sia tuta vivo. En la jaro 1801 li estis denove malliberigita en fortikaĵo Bicetre, sed post interveno de siaj parencoj li estis proklamita kiel mense malsana kaj en 1803 li estis translokigita reen en azilejon en Charenton, kie povis vivi kun li ankaŭ Constance. Abbeo de Coulmier, liberala direktoro de la instituto en Charenton, permesis al li surscenigi kun pacientoj kelke da teatraj prezentoj, kiujn vizitis ankaŭ pariza publiko kaj kiuj estis pozitive taksataj kiel novaj paŝoj de psikoterapio. Sad havis ankaŭ ĉi tie skandalan rilaton kun dekdujara Madeleine Leclerc, kiu daŭris kvar jarojn ĝis lia morto. Donatien Alphonse François de Sade mortis la 2-an de decembro 1814 en Charenton.
Verkoj
Lia ampleksa verkaro havas multajn literature-filozofiajn koneksojn, siatempe ĝi prezentis ekzemple antagonismon al sentimentala sentemo kaj estimoj emfazataj de J.-J. Rousseau. Ĝi esprimas absolutan revolton de homo kontraŭ kia ajn nelibereco kaj premo. Baza formo de rifuzo de moralaj konvencioj, Dio, socio kaj kateno de lingvo estas diboĉinta erotismo, kiu estas perceptata kiel etika venĝo de homo vid-al-vide al la socio kaj al Dio. Per serĉado de libereco de forta individuo baziĝas je sopiro al plena kaj vera ekkono de homa psiko kaj li venas ĝis enciklopedia priskribo kaj analizo de ĉiuj formoj de erotismo. Per siaj konsideroj, anticipantaj en multo doktrinon de Sigmund Freud, Sad malfermis vojon al moderna psikopatologio. Granda parto de lia verkaro estis bedaŭrinde neniigita, ekz. lia plej aĝa filo onidire bruligis lian hereditaĵojn kun nepublikitaj manuskriptoj, inkluzive de multvolumena verko Les Journées de Florbelle.
Aprezo
Sad estis arte aprezita nur komence de la 20-a jarcento de Guillaume Apollinaire kaj surrealistoj.
Libroj
- Filozofio en buduaro
- Leonora kaj Klementina
- Justine ou les Malheurs de la vertu
- 120 tagoj de Sodoma
En Esperanto aperis
- Florville kaj Courval aŭ fataleco. Trad. Armela LeQuint, Ĵak Le Puil. Eldonis Gilbert R. Ledon, 1992.