Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Markio (apartigilo) |
Markio | |
itale Marche | |
| |
Flago | |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | MAR |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 9,694 km² |
Ĉefurbo: | Ankono |
Loĝantaro: | 1 522 608 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 157 loĝ./km² |
Provincoj: | Ancona, Ascoli Piceno, Fermo, Macerata, Pesaro kaj Urbino |
Komunumoj: | listo de 239 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 11 |
Prezidanto: | Francesco Acquaroli (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Markio (itale Marche [marke]) estas regiono de Italio. La itala nomo (Marche) estas plurala, kvazaŭ "markioj", sed PIV logike preferas la singularan formon. Laŭ la nova PIV de 2020 Markio estas ankaŭ regiono aŭ provinco, kiu konsistigis limparton de imperio: la markio de Brandenburgio. Male, markizo (origine: markiestro) estas nobelo, ranganta inter duko kaj grafo.
Geografio
Markio situas en la orienta parto de Italio, inter Apenino kaj Adriatiko, sude de Romanjo kaj norde de Abruzo. Parto de ĝia norda limo estas al San-Marino. Je la apenina flanko situas Toskanio kaj Umbrio. (La teritorio de provinco "Pesaro kaj Urbino" iam estis parto de la umbria regno.)
La sud-okcidentan parton de la regiono konsistigas la nacia parko "Sibilaj Montoj".
Ĝia kvina provinco, Fermo, estis kreita nur en 2004 kaj plene ekfunkciis nur en 2009.
Ĉefaj urboj
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Ankono | Provinco de Ankono | 101 500 loĝ. |
2 | Pesaro | Provinco Pesaro kaj Urbino | 92 200 loĝ. |
3 | Fano | Provinco Pesaro kaj Urbino | 62 700 loĝ. |
4 | Ascoli Piceno | Provinco Ascoli Piceno | 51 500 loĝ. |
|