Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Calidris maritima Brünnich, 1764 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
Erolia maritima | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Markalidro, Calidris aŭ Erolia maritima estas kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj birdoj.
Disvastiĝo
Ties reprodukta medio estas norda tundro de arktaj insuloj de Kanado kaj marbordaj regionoj de Gronlando, nordokcidenta Eŭropo kaj Siberio.
Ili estas malfruaj migrantoj kaj translokiĝas al senneĝaj rokoj de marbordoj de Atlantiko vintre. Plej granda parte iras ne pli malproksime suden ol Norda Karolino en Usono kaj norda Portugalio en Eŭropo. Ili ne estas tre sociaj, formante etajn arojn, ofte kun Ŝtonturnuloj kaj tiam tiu specio estas ne tiom maltimida kaj alproksimigebla.
Aspekto
Ili estas mezgrandaj kalidroj -20 ĝis 22 cm longaj kun enverguro de inter 40 kaj 44 cm kaj pezo de inter 60 kaj 75 g- pli malpli inter Granda kalidro kaj la Bunta kalidro. Plenkreskuloj havas mallongajn flavajn krurojn kaj mezmaldikan malhelan bekon kun flava bazo ĉefe en supra mandiblo. La korpo estas malhela supre kun iomaj ruĝecaj aŭ violaj nuancoj somere kaj ĉefe blanka sube. La brusto estas makulita je grizaj sagoformaj strietoj -foje ĝis la ventro- kaj la pugo estas nigra. La gorĝo estas blanka kaj same superokula strio. Vintre estas pli griza sed ne pli hela, kiel aliaj kalidroj, sed eĉ pli malhela; tiam videblas pli kontraste la blankaj gorĝo kaj ĉirkaŭokulaj ringoj kaj dumfluge blankaj strioj en flugiloj kaj blankaj bordoj de nigra pugo.
Kutimoj
Ili konstruas neston surplanke aŭ sur rokoj aŭ en malaltaj marĉaj lokoj. La masklo faras kelkajn truojn kaj la ino elektas unu, kovras ĝin per planta materialo kaj tie demetas 3 aŭ 4 brunverdecajn ovojn. Ĉefe la masklo kovas kaj zorgas la idojn, kiuj manĝas ili meme.
Tiuj birdoj manĝas en rokaj marbordoj kaj ne sur sablo -tio diferencigas ilin de aliaj kalidroj- bekoplukante manĝaĵojn per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj moluskojn, ankaŭ iome da planta materialo.
Vivo
Ili vivas ĝis 8 jaroj.
La Markalidro estas unu el la specioj protektitaj de la Traktato por la Konservado de afrikaeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).
Ŝajna kazo de hibridiĝo inter tiu specio kaj la Bunta kalidro estis pristudata en Anglio (Millington, 1994).
Referencoj
- BirdLife International (2004). Calidris maritima. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 May 2006.
- Millington, Richard (1994): A mystery Calidris at Cley. Birding World 7(2): 61-63. HTML excerpt