Mark Van Doren | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de junio 1894 en Kantono Vermiljono | ||||
Morto | 10-an de decembro 1972 (78-jaraĝa) en Torrington | ||||
Tombo | Cornwall Hollow Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio • Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • UIUC College of Media vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Dorothy Graffe Van Doren vd | ||||
Infanoj | Charles Van Doren vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • aŭtobiografo • literaturkritikisto • universitata instruisto • profesoro • verkisto • ĵurnalisto • filmkritikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mark Van Doren (13a de Junio, 1894 – 10a de Decembro, 1972) estis usona poeto, verkisto kaj kritikisto. Li estis fakulo kaj profesoro de angla en la Kolumbia Universitato dum preskaŭ 40 jaroj, kie li inspiris generacion de influaj verkistoj kaj pensuloj kiel Thomas Merton, Robert Lax, John Berryman, Whittaker Chambers, kaj verkistoj de la Beat-generacio kiel Allen Ginsberg kaj Jack Kerouac. Li estis literatura redaktoro de la gazeto The Nation, en Novjorko (1924–1928), kaj ties filmokritikisto, de 1935 ĝis 1938.[1]
En 1940 li ricevis la Premion Pulitzer por Poezio pro Collected Poems 1922–1938. Inter liaj aliaj elstaraj verkoj, multaj publikigitaj en The Kenyon Review,[2] estas kunlaboro kun lia frato Carl Van Doren, American and British Literature since 1890 (1939); kritikaj studoj, The Poetry of John Dryden (1920), Shakespeare (1939), The Noble Voice (1945) kaj Nathaniel Hawthorne (1949); kolektoj de poemoj kiel Jonathan Gentry (1931); rakontoj; kaj la versa teatraĵo The Last Days of Lincoln (1959).
Notoj
- ↑ Mark Van Doren Encyclopædia Britannica
- ↑ "History" Arkivigite je 2008-12-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita en 2008-12-30 en la Wayback Machine de la retejo de Kenyon Review, alirita la 26an de Januaro, 2007
Bibliografio
- The Essays of Mark Van Doren: (1924-1972) Selected, kun enkonduko de William Claire. Westport, Conn.: Greenwood Press.
- Mark Van Doren, de J. T. Ledbetter. Peter Lang, 1996. ISBN 0-8204-3334-9.
Eksteraj ligiloj
- Mark Van Doren, Biography and Poems en Poetry Foundation
- Mark Van Doren and Shakespeare Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine; Columbia College Today, September 2005
- Mark Van Doren & American classicism. Free Library
- Finding aid to William F. Claire collection on Mark van Doren at Columbia University. Rare Book & Manuscript Library.
- Finding aid to Robert N. Caldwell Correspondence with Mark van Doren at Columbia University. Rare Book & Manuscript Library.