Mariska Vízváry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1879 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de januaro 1954 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gyula Vízvári |
Patrino | Jolán Szigeti |
Edz(in)o | Dezső Tapolczai • György Kürthy |
Infanoj | Gyula Tapolczai • Jolán Tapolczai |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Mariska VÍZVÁRY [mariŝka vIzvAri], hungare Vízváry Mariska estis hungara aktoro. Ŝiaj gepatroj estis Gyula Vízvári kaj Jolán Szigeti, ŝiaj edzoj estis György Kürthy kaj Dezsö Tapolczai, ŝia filo estis Gyula Tapolczai.
Mariska Vízváry naskiĝis, kiel Viszkidenszky Mária la 27-an de majo 1877 en Budapeŝto - mortis la 9-an de januaro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
Mariska Vízváry devenis el aktora familio, tial, kiel filino, ŝi ricevis roletojn en teatro. Ŝi frekventis aktoran akademion en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian veran aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1896. Ŝi restis tie ano ĝismorte. Ŝi emeritiĝis en 1935, sed poste ŝi gastroladis en aliaj teatroj, ekzemple en Teatro Madách. En 1902 ŝi verkis dramon, baldaŭe furoran kuirlibron.
Ŝiaj roloj (elekto)
- 28 kinejaj filmoj inter 1935-1948, ekzemple Légy jó mindhalálig (Ĝismorte estu bona), 1936; Az én lányom nem olyan (Mia filino ne estas tia), 1937
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Johann Wolfgang von Goethe: Faust - Martha; Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig (Ĝismorte estu bona), onklino Török
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.