Mario estas persona nomo vira aŭ virina.
En kelkaj lingvoj oni havas la viran nomon Mario kaj la virinan nomon Maria, kiun oni ofte konsideras kiel viran kaj virinan formojn de la sama nomo. Fakte la vira nomo devenas de la latina nomo Marius, kiu supozeble devenas de la dio Mars, de mars/maris ("vira"), aŭ de mare ("maro"), dum la virina nomo verŝajne originis en la egipta kaj venis al la latina tra la hebrea kaj la greka: Mirjam estas tiu sama nomo en formo pli proksima al la hebrea.
La formo Mario aperas en la Fundamenta Ekzercaro, kie estas ankaŭ la mallongaj formoj Manjo kaj Marinjo. La formo Maria aperas en la Londona Biblio. Ambaŭ estas en PIV2020.
Virinaj nomportantoj
Nacilingvaj formoj
Jen tre malkompleta listo:
- Maria (angle, germane, itale, latine, pole, portugale, ruse)
- Marianne (angle, france, germane)
- Marie (ĉeĥe, france)
- Mary (angle, svede)
- مريم [marjam] (arabe, perse)
- מרים [mirjam] (hebree, jide)
- Mária (hungare; nomvariantoj: Mari, Mariska, Marika)
- Máire (irlande)
- Miren (eŭske)
Virinaj personoj

Kristanaj sanktulinoj
- Sankta Maria, patrino de Jesuo
Regantinoj
- Maria (Hungario) • 1382–1395 • Reĝino de Hungario
- Maria Stuart • 1542–1567 • Reĝino de Skotlando
- Maria la 1-a (Anglio) • 1553–1558 • Reĝino de Anglio kaj Irlando
- Maria la 2-a (Anglio) • 1689–1694 • Reĝino de Anglio, Irlando kaj Skotlando
- Maria Teresia • 1740–1780 • Arkidukino de Aŭstrio, reĝino de Bohemio kaj Hungario, romia imperiestrino
- Maria la 1-a (Portugalio) • 1777–1816 • Reĝino de Portugalio
- Maria la 2-a (Portugalio) • 1826–1828, 1834–1853 • Reĝino de Portugalio
Esperantistoj
Viraj nomportantoj
Viraj nomportantoj de la virina persona nomo
En tradicio de katolikismo, ofte ankaŭ viroj portas la virinan personan nomon Maria, kutime post vira persona nomo, ekz-e poeto Rainer Maria Rilke aŭ princo-elektisto Ferdinando Maria.
Viraj personoj
- Verkistoj:
- Roluloj:
- Mario aŭ Supermario estas la nomo de la ĉefrolulo de la populara serio de videoludoj samnoma kreita de Ŝigeru Mijamoto por Nintendo.
- Marius estas la latina formo pri Mario.