Marijah al-Kibtia | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
مارية القبطية | ||
Naskiĝo | en Bizanca imperio | |
Morto | 16-an de februaro 637 en Medino | |
Tombo | Al-Baqi' vd | |
Religio | Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio • islamo vd | |
Lingvoj | araba • egipta vd | |
Ŝtataneco | Raŝiduna Kaliflando vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Sîrîn bint Sham'ûn vd | |
Edz(in)o | Mohamedo vd | |
Infanoj | Ibrahim ibn Muhammad vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Marijah al-Kibtia aŭ Maria al-Qibtiyya (m. 637, en araba مارية القبطية) estis edzino de la profeto Mohamedo. Laŭvorte, Marijah al-Kibtia estis alinome de Maria la Kopta, nome kristana sklavino kaj kopta kaj egiptia, kiu estis sendita kiel donaco de Mukaŭkis, nome funkciulo de la bizanca imperio, al Mohamedo en la jaro 628.[1] Multaj fontoj asertas, ke ŝi estis nur konkubino.[2] Ŝi estis la patrino de Ibrahim ibn Muhammad, kiu mortis infanaĝe. Ankaŭ ŝia fratino, nome Sirin, estis sendita al Mohamedo kaj tiu proponis ŝin al sia sekvanto Hasan ibn Ṯabit.[3] Maria neniam reedziniĝis post la morto de Mohamedo en la jaro 632, kaj mortis kvin jarojn poste.
Mohamedo loĝis en adoba hejmo apud la moskeo de Medino, kaj ĉiu el liaj edzinoj havis sian propran adoban hejmon, konstruitan proksime. Al Maria, tamen, oni proponis domon ekster la urba domaro de Medino. Eĉ se ŝi ne estis propra edzino de Mohamedo, oni havigis al ŝi la samajn honorojn kaj respekton kiel al la aliaj edzinoj de Mohamedo, kaj oni nomis ŝin per la sama titolo kiel la edzinoj de Mohamedo, tio estas «patrino de la kredantoj».