Marie Laurencin | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Louis Lalanne |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1883 en 10-a arondismento de Parizo |
Morto | 8-an de junio 1956 (72-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | korhalto |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Parizo |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Otto von Wätjen |
Amkunulo | Guillaume Apollinaire |
Okupo | |
Okupo | pentristo • gravuristo • scenografo • ilustristo • poeto • artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.marielaurencin.com |
Marie Laurencin (naskiĝis la 31-an de oktobro 1883 en Parizo, mortis la 8-an de junio 1956 en Parizo) estis franca pentristo, artisto kaj ilustristo.
Ŝi estis modelo por kelkaj artistoj, inkluzive de la Doganisto Rousseau.
Biografio
En 1907 ŝi unuafoje ekspoziciis ĉe la Salono de Sendependuloj. La saman jaron Picasso prezentis ŝin al Guillaume Apollinaire. El tiu ĉi renkontiĝo naskiĝis pasia kaj tumulta rilato, kiu daŭris ĝis 1912. En 1914 ŝi edziniĝis al la barono Otto von Wätjen. La paro translokiĝis al Hispanio post la militdeklaro, unue al Madrido kaj poste al Barcelono. Ĉi tie la artisto frekventis Sonia kaj Robert Delaunay, dank' al renkontiĝo organizita de Francis Picabia, por kiu ŝi verkis poemojn, poste eldonitajn de la revuo Dada en 1917. ŝi revenis al Parizo en 1920.
Ŝia stilo estas karakterizita per aparta uzo de fluidaj kaj dolĉaj koloroj, de simpla kunmetaĵo, kaj de prefero por iuj longaj kaj graciaj inaj formoj. Tio ebligis al ŝi baldaŭ okupi privilegian lokon en la koro de la monduma Parizo de la 1920-aj jaroj.
Ŝi forĝis profundajn kaj fruktodonajn rilatojn kun multaj verkistoj, kies verkojn ŝi ilustris: inter aliaj, André Gide, Max Jacob, Saint-John Perse, Marcel Jouhandeau kaj Jean Paulhan; de multaj aliaj de la pasinteco (ekz. Lewis Carroll) ŝi prizorgis la ikonografion, en la eldonoj de la ĉefaj ĉefverkoj.
Fariĝinta la oficiala portretisto de la ina socia medio (Nicole Groult, Coco Chanel) de la 1920-aj jaroj, Marie Laurencin ankaŭ laboris kiel dekoraciisto por baleto Les Biches de Bronislava Niĵinskaja, kun muziko de Francis Poulenc (1924), poste por la Opéra-Comique, la Comédie-Française kaj kelkaj baletoj de Roland Petit ĉe la Théâtre des Champs-Elysées.
Ŝi mortis 72-jara, en sia propra hejmo, pro korhalto.
Bildgalerio
- Henri Rousseau: La Muse inspirant le poète, 1909
- Portreto de Madame Georges-Emmanuel Lang, 1923
Eksteraj ligiloj