Marie Dubois | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Claudine Lucie Pauline Huzé |
Aliaj nomoj | Marie Dubois |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1937 en 15-a arondismento de Parizo, Francilio, Francio |
Morto | 15-an de oktobro 2014 (77-jaraĝa) en Lescar |
Mortokialo | multloka sklerozo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Serge Rousseau |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro |
Claudine Lucie Pauline Huzé, alidire Marie Dubois (naskiĝis la 12-an de januaro 1937 en Parizo, mortis la 15-an de oktobro 2014 en Lescar (Pyrénées-Atlantiques)) estis franca aktorino.
Ŝi estis unu el la aktorinoj emblemaj de la franca kino, alternante filmojn de aŭtoroj kaj popularajn filmojn, sed ŝi aperis pli malofte en kino ekde la fino de la 1970-aj jaroj, dum ŝi estis trafita de multloka sklerozo. Inter 2001 kaj 2014, ŝi ekbatalis publike kontraŭ tiu malsano.
Biografio
Ĉe la altlernejo de dramarto de la Blanka strato en Parizo, Claudine Huzé lernis la modernan komedion kaj la klasikajn verkojn. Tuj post la fino de tiuj kursoj, ŝi rolis en pluraj teatraĵoj de diversaj registroj.
Rimarkita en televidaj elsendoj, ŝi estis engaĝita de la filmisto François Truffaut por la filmo Tirez sur le pianiste (Pafu la pianiston) en 1960. Li trovis por ŝi la pseŭdonimon Marie Dubois, en omaĝo al heroino de romano de la verkisto kaj poeto Jacques Audiberti, publikigita en 1952. Dum tiu filmado, la unuaj simptomoj de multloka sklerozo montriĝis, dum ŝi estis nur 23-jara. Ŝi volis forgesi tiun unuan alarmon por roli kun la reĝisoroj de la Franca Nova Ondo. Ŝi rolis en Une femme est une femme (Virino estas virino) de Jean-Luc Godard, Jules et Jim (Jules kaj Jim) de François Truffaut kaj La Ronde (La Rondo) de Roger Vadim.
Ŝi fariĝis ankaŭ populara aktorino en filmoj de Georges Lautner, Henri Verneuil aŭ Édouard Molinaro. En 1964, ŝi estis la filino de Jean Gabin en L'Âge ingrat (La sendanka aĝo), flanke de Fernandel kaj de ties filo Franck Fernandel. En 1965, ŝi rolis en Les Grandes Gueules (La Grandaj Faŭkoj) kun Bourvil kaj Lino Ventura.
En 1966, ŝi aliris vere al la konateco danke al la rolo de Juliette en la komedio La Grande Vadrouille (La Granda vagado) de Gérard Oury, en kiu ŝiaj blondeco kaj bluaj okuloj renversigas la koron de Bourvil. La filmo, granda populara sukceso en tiu epoko, superis la rekordon de la nombro de enirbiletoj en kinejoj. Ŝi retrovis poste Jean-Paul Belmondo en Le Voleur (La Ŝtelisto), sub la direkto de Louis Malle. En 1969, ŝi partoprenis en la internacia distribuo de Gonflés à bloc (Plene sentimaj) kun Tony Curtis, Jack Hawkins, Peter Cook, Bourvil kaj Terry Thomas kie ŝi rolas feministinon flanke de Mireille Darc.
En 1972, la Nacia akademio de kino donis al ŝi la premion de interpreto por ŝia rolo de Alice en Les Arpenteurs (La Termezuristoj). Alia populara sukceso alvenis poste: Vincent, François, Paul... et les autres (Vincent, François, Paul kaj la aliaj) de Claude Sautet en 1974. Ŝi atingis la rekonon de siaj samranguloj en 1978 kiam ŝi ricevis la Cezaron de la plej bona aktorino en duaranga rolo por sia prezentado en la filmo La Menace (La Minaco) de Alain Corneau, en kiu ŝi rolas ĵaluzan virinon.
Post la filmado, ŝia multloka sklerozo retrafis, dudek jarojn post la unuaj alarmoj. Ŝi malakcelis, ekde tiam, sian kinan aktivadon, aperante nur en duarangaj roloj kiel en televido, tiel ankaŭ en kino. En 2001, ŝi ekbatalis publike kontraŭ la multloka sklerozo, atestante en kampanja filmo reĝisorita de Alain Corneau. La 3-an de novembro 2007, ŝi perdis sian edzon Serge Rousseau, agento kaj filmaktoro, kun kiu ŝi estis edziniĝinta ekde 1961, kaj patro de sia filino Dominiko.
Ŝi mortis la 15-an de oktobro 2014 en maljunulejo de Lescar, apud Paŭo. Ŝi estas entombigita en la tombejo de Ville-d'Avray.
Filmaro
Kino
- 1959: Le Signe du Lion de Éric Rohmer: Virino en kafejo
- 1960: Tirez sur le pianiste de François Truffaut: Lena
- 1961: Une femme est une femme de Jean-Luc Godard: Amikino de Angela
- 1961: Le Monocle noir de Georges Lautner: Bénédicte de Villemaur
- 1962: Jules et Jim de François Truffaut: Thérèse
- 1962: L'Anglaise de Artur Ramos
- 1962: La Croix des vivants de Ivan Govar: Gisèle
- 1963: Jusqu'au bout du monde de François Villiers
- 1964: Week-end à Zuydcoote de Henri Verneuil: Hélène
- 1964: La Chasse à l'homme de Édouard Molinaro: Sophie
- 1964: La Ronde de Roger Vadim: La filino
- 1964: Mata Hari, agent H 21 de Jean-Louis Richard: La junulino
- 1964: L'Âge ingrat de Gilles Grangier: Marie Malhouin
- 1965: Les Grandes Gueules de Robert Enrico: Jackie
- 1965: Les Fêtes galantes de René Clair: Divine
- 1966: Le Dix-septième ciel de Serge Korber: Marie
- 1966: La Grande Vadrouille de Gérard Oury: Juliette
- 1966: Le Voleur de Louis Malle: Geneviève
- 1967: Ce sacré grand-père de Jacques Poitrenaud: Marie
- 1967: Le Rouble à deux faces de Étienne Périer
- 1968: Le Cascadeur (Stuntman) de Marcello Baldi: Yvette
- 1969: Gonflés à bloc de Ken Annakin: Pascale
- 1970: La Maison des bories de Jacques Doniol-Valcroze
- 1971: Bof... Anatomie d'un livreur de Claude Faraldo
- 1972: Les Arpenteurs de Michel Soutter: Alice
- 1972: L'Œuf (de Félicien Marceau), filmo de Jean Herman: Hortense Berthoullet
- 1973: Antoine et Sébastien de Jean-Marie Périer: Corinne
- 1973: Le Serpent de Henri Verneuil: Mrs. Walter
- 1974: Vincent, François, Paul... et les autres de Claude Sautet: Lucie
- 1974: L'Escapade de Michel Soutter: Anne
- 1976: L'Innocent de Luchino Visconti: La princino
- 1976: Nuit d'or de Serge Moati: Véronique
- 1976: Du bout des lèvres de Jean-Marie Degèsves: Sinjorino Boirin
- 1976: Les Mal Partis de Sébastien Japrisot: Supera religiulino
- 1977: La Menace de Alain Corneau: Dominique Montlaur
- 1979: Je vous ferai aimer la vie de Serge Korber: Anielle
- 1979: Je parle d'amour de Madeleine Hartmann-Clausset: Marie
- 1979: Il y a longtemps que je t'aime de Jean-Charles Tacchella: Brigitte Dupuis
- 1980: La Petite Sirène de Roger Andrieux: Bénédicte Pélissier
- 1980: Mon oncle d'Amérique de Alain Resnais: Thérèse Ragueneau
- 1982: Une femme en fuite de Maurice Rabinowicz: Mona
- 1983: Si j'avais mille ans de Monique Enckell
- 1983: L'Ami de Vincent de Pierre Granier-Deferre: Marion
- 1983: Garçon ! de Claude Sautet: Marie-Pierre
- 1984: L'Intrus de Irène Jouannet
- 1986: Descente aux enfers de Francis Girod: Lucette
- 1986: Grand Guignol de Jean Marbœuf: Germaine
- 1990: Un jeu d'enfant de Pascal Kané: Noémie
- 1991: La Dernière Saison de Pierre Beccu: Marthe
- 1991: Les Enfants du vent de Krzysztof Rogulski: Edzino de urbestro
- 1996: Les Caprices d'un fleuve de Bernard Giraudeau: Maljuna dukino
- 1996: Confidences à un inconnu de Georges Bardawil: La patrino
- 1997: Rien ne va plus de Claude Chabrol: Dedette
- 1999: À vot'service de Eric Bartonio
Membiografio
- J'ai pas menti, j'ai pas tout dit (Mi ne mensogis, mi ne ĉion diris) (kun la kunlaboro de Claude Mendibil), Plon, Parizo, 2002, 231 p. (ISBN 2-259-19727-2)
Premioj
- 1972: Nacia Akademio de kino: Premio de interpreto por ŝia rolo de Alice en Les Arpenteurs (La Termezuristoj)
- 1978: César de la plej bona aktorino en duaranga rolo por ŝia rolo en La Menace (La Minaco) de Alain Corneau