Marianne North | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1831 en Hastings |
Morto | 30-an de aŭgusto 1890 (58-jaraĝa) en Alderley |
Tombo | Gloucestershire |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Familio | |
Patro | Frederick North |
Patrino | Janet Marjoribanks |
Frat(in)o | Janet Catherine North |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | botanical illustrator • pentristo • biologo • scienca ilustristo • esploristo • vojaĝisto • filantropo • botanika kolektisto • verkisto |
Verkoj | Marianne North Gallery, Royal Botanic Gardens, Kew |

Marianne NORTH (naskiĝis la 24-an de oktobro 1830 en Hastings, mortis la 30-an de aŭgusto 1890 en Alderley, Gloucestershire) estis brita artistino. Ŝi ĉefe pentris plantojn.
Vivo
Marianne North estis filino de la politikisto Roger North. Ŝi okupiĝis pri kantado, sed post voĉaj problemoj ŝi decidis, plene dediĉi sin al la pentroarto.
Post la morto de la patrino (en 1855) ŝi ofte akompanis sian patron dum vojaĝoj. Ŝia patro mortis en la jaro 1869, postlasante al ŝi grandan posedaĵon.
Marianne North vojaĝis tra la tuta mondo, interalie ŝi vizitis Brazilon, Japanion, Borneon, Javon, Hindion, Aŭstralion kaj Cejlonon. Unu el ŝiaj preferataj celoj estis North Island (Sejŝeloj).
Sciindaĵoj
Marianne North havis amikajn rilatojn al la natursciencisto Charles Darwin kaj al la Usona prezidanto Ulysses S. Grant.
Aro da plantoj (ekz. Areca northiana, Crinum northianum, Kniphofia northiana, Nepenthes northiana kaj Northea seychellana) estis nomata honore al ŝi.
Ŝiaj verkoj estas ekspoziciataj en la Botanika Ĝardeno (Marianne North Gallery) en Kew, Londono.
Galerio
- Marianne North, ĉirkaŭ 1870
- Marianne North en Ceylon, 1869
- Rajput Forts, 1878
- Nepenthes northiana, 1876
- Olearia argophylla
Eksteraj ligiloj
- Marianne North en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Marianne North en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Pli da informoj en la angla lingvo Arkivigite je 2009-09-03 per la retarkivo Wayback Machine