![](../I/MarianneBuste.JPG.webp)
Busto de Marianne en francaj lernejoj
![](../I/1francRepublique1992avers.png.webp)
Marianne (kun Friga ĉapo) sur monero
Marianne [marjan] (eo: Marianna) estas virina persona nomo kaj nacia personigo konstruita per kombino de du aliaj : "Marie" (Maria) kaj "Anne" (Ana). Tiun nomon ricevis, ekde 1792, per decido de la Konvencio, alegoria plastika prezento de la franca respubliko kaj de ties valoroj : "Libereco, Egaleco, Frateco".
Marianne havas la aspekton de busto de virino kapvestita per friga ĉapo. Ĝi estas videbla en urbodomoj de Francio kaj aliaj reprezentejoj de la franca ŝtato sub formo de skulptaĵo aŭ gipsobildo, sur francaj moneroj kaj poŝtmarkoj.
Ne ekzistas oficiala modelo de Marianne. La Asocio de urbestroj de Francio (AMF) regule elektas modelon inter francaj famulinoj por doni iliajn trajtojn al la vizaĝo de Marianne :
- 1968 : Brigitte Bardot (skulptisto Alain Aslan)
- 1972 : Michèle Morgan
- 1978 : Mireille Mathieu
- 1985 : Catherine Deneuve
- 1989 : Inès de la Fressange
- 2000 : Laetitia Casta (skulptisto Marie-Paule Deville-Chabrolle)
- 2012 : Sophie Marceau
![](../I/Eug%C3%A8ne_Delacroix_-_La_libert%C3%A9_guidant_le_peuple.jpg.webp)
En la fama pentraĵo de Eugène Delacroix, "Libereco gvidanta la popolon" estas reprezentita sub la trajtoj de Marianne.
Vidu ankaŭ
- Gaŭla virkoko
- La nunaj francaj eŭro-moneroj kaj la antaŭa nacia valuto franca franko, ĉiuj havis portreton de Marianne, simbolo de la franca respubliko.
Eksteraj ligiloj
- france Marianne ĉe la prezidenta Palaco de Elizeo Arkivigite je 2008-09-13 per la retarkivo Wayback Machine (Palais de l'Élysée), kun ilustraĵoj.
- france Nacia Asembleo Multaj fotoj aperas en vitrinoj ĉe la retejo de la nacia Asembleo.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.