Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Ptilinopus roseicapilla (Lesson, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Mariana fruktokolombo, Ptilinopus roseicapilla konata surloke kiel Mŭii-mŭii en Karolina lingvo, Totot en Guam aŭ Paluman Totut en Nord-Marianoj estas eta, ĝis 24 cm longa, verda fruktokolombo indiĝena kaj endemisma en Gvamo kaj en Nord-Marianoj en la Pacifiko.
Ĝi havas purpurruĝan frunton, grizecajn kapon, dorson kaj supran bruston, dum ventro montras multkolorajn partojn, nome verda en suba brusto kaj supra ventro kaj pli flava en suba ventro, krom oranĝaj makuloj en flankoj kaj je la fino sub vosto.
La ino demetas ununuran blankan ovon. La ovo kaj posta ido estas zorgata de ambaŭ gepatroj. La dieto konsistas ĉefe el fruktoj.
Kulture, la Mariana fruktokolombo estas grava simbolo de la regiono. Tiu specio estas la oficiala birdo de Nord-Marianoj. . En 2005, la Mariana fruktokolombo estis dekomence elektita kiel oficiala bestoblazono de la Mikroneziaj Ludoj de 2006 okazantaj en Saipan. Tamen, la oficiala tttejo de la ludoj montras tropikbirdon el la Faetonedoj kiel oficiala simbolo anstataŭ la Mariana fruktokolombo. Arkivigite je 2009-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
La pacifika specio estas minacata de formorto pro mediperdo tra sia teritorio. Pli danĝera minaco por la Mariana fruktokolombo estas la hazarda enmeto de la Bruna arboserpento en Gvamo dum la Dua Mondmilito. La serpentoj masakris la indiĝenajn logantarojn de la insulo, kiuj tute ne kutimis pri eventualaj predantoj. Ili nun estis formortintaj el Gvamo kaj la Mariana fruktokolombo estas tre endanĝerigita en aliaj insuloj de sia teritorio. La disvastiĝo de la serpentoj al aliaj Nord-Marianoj povos esti terura. Multaj bestoĝardenoj komencis reproduktajn programojn kun kaptivaj ekzempleroj. La bestoĝardeno de Sankta-Luizo havas unu el la plej sukcesaj reproduktaj programoj kun kaptivaj ekzempleroj. Tiu programo startis en 1993. Arkivigite je 2006-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
Pro la pliiĝanta mediperdo, la limigita teritorio, malmultnombra loĝantaro kaj invademaj enmetitaj specioj, la Mariana fruktokolombo estas konsiderita kiel Endanĝerigita en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Ptilinopus roseicapilla. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 8 Decembro 2006. Endanĝerigita
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo
- St. Louis Zoo: Mariana Fruit Dove Arkivigite je 2006-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- La Mariana fruktokolombo Elektita kiel Bestoblazono de la Mikroneziaj Ludoj