Maria Milsom

Maria Milsom 60-jara, en grupfoto de 1911, dum la geedziĝo de la filo de ŝia frato
Persona informo
Aliaj nomoj Ramo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1851
en Le Pouzin, Ardèche, Francio
Morto 14-an de aŭgusto 1933
en Bossey, Haute-Savoie
Lingvoj Esperanto
Nacieco francino
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto

Maria MILSOM (fraŭlina nomo: GRUNER; plumnomo E. Ramo) (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1851 en Le Pouzin, Ardèche, mortis la 14-an aŭgusto 1933 en Bossey, Haute-Savoie) estis franca esperantistino.

En Genève ŝi aktive kunhelpis kaj mone subtenis la movadon. Ŝi estis komitatanino de la loka Esperanto-grupo kaj sekretario de la biblioteka komitato de Svisa Esperanto-Societo.

Ŝia familio de generacioj apartenis al la reformita eklezio, sed en 1910 ŝi konvertiĝis (helpe de pastro Austin Richardson) al la katolika kredo kaj fariĝis pioniro de Esperanto en katolikaj rondoj.

Verkoj

Sub la plumnomo E. Ramo aŭ simple Ramo ŝi kontribuis al la revuo Espero Katolika kaj tradukis la jenajn verkojn al Esperanto:

  • En Svislando. Kvin rakontoj el verkoj de svisaj aŭtoroj. Paris: Librairie de l'Esperanto, 1908. 104 paĝoj.
  • B. Hentsch: Perfekta kuiristino. Unuakta komedio. (Le gourmand ou La parfaite cuisinière.) Paris: Librairie de l'Esperanto, 1909. 22 paĝoj.
  • T. Combe: Dankon. (Marci.) Genève: Librejo Eggimann, [1910]. 15 paĝoj.
  • Nicholas Wiseman: Fabiola. Rakonto pri la katakomboj.
  • Adele Kamm: Eĉ en doloro ni estu ĝojaj! (Joyeux dans l'affliction.) Paris: Librairie de l'Esperanto, [1920]. 39 paĝoj.
Citaĵo
 En tiu elegante presita kaj per du bildoj ornamita libro la autorino pentras la konsolojn , kiujn firma kredo kaj ĝoja sento povas doni al malsanuloj. Krom kelkaj diskuteolaj formoj kaj evidentaj preseraroj la libro estas rekomendinda al tiuj personoj, kiuj ŝatas la pritraktitan temon. 
 Belga Esperantisto n023-024 (sep-okt 1910)
  • Albert Bessières: Parvuli. Rakonto. Paris: Espero Katolika, 1924. 32 paĝoj.
  • P. Gruner: Kredo kaj scio. Parolado. (Glauben und Wissen.) Bern: A. Francke, [1925]. 24 paĝoj.

La pseŭdonimo Ramo venas de ŝia plena nomo: Renée Adèle Maria.

En 1879 Maria edziniĝis al Edouard Milsom, anglodevena negocisto en Lyon. Ili havis du filojn: Edwin, kiu mortis sen posteuloj, kaj Albert, kiu fariĝis jezuito.

Literaturo

Jean Amoureux: Pastro A. RICHARDSON - Apostolo de Katolikismo kaj de Esperanto Arkivigite je 2006-05-03 per la retarkivo Wayback Machine. En: Katolika Esperantisto 177 (junio 2002).

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.