Maria Konopnicka | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Maria Konopnicka | ||
Naskiĝo | 23-an de majo 1842 en Suwałki | |
Morto | 8-an de oktobro 1910 (68-jaraĝa) en Lvivo | |
Mortis per | pneŭmonito vd | |
Tombo | Liĉakiva tombejo vd | |
Lingvoj | pola • germana vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Jan Sawa vd | |
Okupo | poeto • verkisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo • literaturkritikisto • tradukisto • aktivulo por rajtoj de infanoj • redaktisto vd | |
Laborkampo | poezio • eseo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Mendel Gdański ❦ Pan Balcer w Brazylii ❦ Rota ❦ O krasnoludkach i sierotce Marysi vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Maria KONOPNICKA (naskiĝis la 23-a de majo 1842en Suwałki, mortis la 8-a de oktobro 1910 en Lvovo) - pola poetino de pozitivismo, romanistino, novelistino, verkisto por geinfanoj, tradukistino, gazetistino, kaj literatura kritikistino. Ŝi batalis por virinaj rajtoj, verkis esotere kaj uzis plurajn kaŝnomojn, inkluzive de Jan Sawa.
Dum la inaŭgura ceremonio de la malkovro de la Grunwalda Monumento la 15an de julio 1910 en Krakovo oni kantis la patriotan kanton kun la teksto de Rota ("La Ĵuro") de Maria Konopnicka kaj laŭ muziko de Feliks Nowowiejski (vidu la suban foton).
Tradukoj
- poezio de Heinrich Heine
- Edmondo De Amicis Koro
- Edmond Rostand Cyrano de Bergerac (kuntradukaĵo)
Morto kaj memorigo
Maria Konopnicka mortis pro pneŭmonio la 8-an de oktobro, en Lvovo kaj estis entombigita la 11-an de oktobro 1910 en Liĉakiva tombejo, en la Panteono de Grandaj Poloj (2-a rondo, 5-a aleo). La enteriga ceremonio, organizita de Maria Dulębianka, estis granda patriota manifestacio, kiun partoprenis preskaŭ 50 000 personoj. Surtomban buston faris Luna Drexlerówna, sur coklo oni ĉizis fragmenton de ŝia versaĵo. Detruita busto dum la dua mondmilito estis poste rekreita.
Loĝantaro de Suwałki organizis memorvesperon dediĉitan al ŝia verkado kaj komencis kolekton de mono por memortabulon. Caraj regopovoj kontraŭis la iniciaton. Nur dum 25-a datreveno de ŝia morto, la 8-an de oktobro 1935 surmure de la domo, en kiu naskiĝis la poetino, oni fiksis la memortabulon. Centre de Suwałki estis starigita monumento.
En 1957 fondiĝis Muzeo al Maria Konopnicka en Żarnowiec (Ĉekarpata Provinco); malfermita la 15-an de septembro 1960, post ĝenerala renovigo. Aliaj monumentoj troviĝas en Września kaj Kalisz (en 1969). La 23-an de aŭgusto 1973 estis inaŭguro de la Muzeo je la nomo de Maria Konopnicka en Suwałki.
Laŭ decido de Internacia Astronomia Unio omaĝe al la verkistino unu el alfrapaj krateroj sur Venuso estis nomita Konopnicka.
Bibliografio
- Jan Baculewski, Śladami życia i twórczości Marii Konopnickiej (Post spuroj de la vivo kaj verkado de Maria Konopnicka), Ludowa Spółdzielnia Wydawnicza, Warszawa 1966
- Alina Brodzka, Maria Konopnicka, „Wiedza Powszechna”, Warszawa, 1975
- Konopnicka wśród jej współczesnych: szkice historycznoliterackie (Konopnicka inter ŝiaj nuntempuloj: historiliteraturaj skizoj), „Czytelnik”, Warszawa, 1976
- Jan Baculewski, Konopnicka z Wasiłowskich Maria Stanisława / Polski Słownik Biograficzny.— Wrocław — Warszawa — Kraków, 1967.— tom ХІІІ/4, zeszyt 59.— S. 576-81
- G. Borkowska, Ruchliwa fala (Maria Konopnicka i kwestia kobieca) (Moviĝema ondo (Maria Konopnicka kaj la virina demando), [en:] Maria Konopnicka. Glosy o życiu i pisarstwie w 150-lecie urodzin (Maria Konopnicka. Glosoj pri la vivo kaj verkado en la 150-a naskiĝdatreveno), Warszawa 1992
Eksteraj ligiloj
- Muzeo je la nomo de Maria Konopnicka en Suwałki Arkivigite je 2012-01-25 per la retarkivo Wayback Machine