Maria Butan
Persona informo
Lingvoj rumana Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo docento filologo esperantisto

Maria BUTAN estas rumana esperantistino kaj filologino. Ŝi diplomiĝis pri francaj lingvo kaj literaturo en la universitato de Kluĵo en la urbo Kluĵo, tradicie per la tri precipaj lingvoj de la urbanoj nomata (rumane Cluj-Napoca [kluĵ napoka], hungare Kolozsvár [KOloĵva:r] kaj germane Klausenburg [KLAŬznburk], de Rumanio kaj doktoriĝis pri leksikologio en Akademio Internacia de la Sciencoj (1995). De 1972-78 ŝi instruis la francan kaj la italan en la Filologia fakultato de la universitato de Timişoara (en Temeŝvaro) kaj 1978-2003 docentis en la Banata universitato pri agrikulturaj sciencoj de la sama urbo.

En la 108-a Universala Kongreso de Esperanto somere de 2023 en la Teknologia Universitato de Torino ŝi partoprenis interalie al la programa formato kleriga lundo per la prelego Pejzaĝoj, kiuj influas nin [1] kaj al la programa formato scienca kafejo per prelego La Atendo – lernenda leciono.[2]

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.