Maria Agata Szymanowska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marianna Agata Wołowska |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1789 en Varsovio |
Morto | 24-an de julio 1831 (41-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Mortokialo | ĥolero |
Tombo | Mitrofanievskoe Cemetery |
Lingvoj | pola • franca |
Loĝloko | Sankt-Peterburgo |
Ŝtataneco | Pollando • Rusia Imperio |
Familio | |
Infano | Celina Szymanowska |
Parencoj | Filipina Brzezińska |
Okupo | |
Okupo | pianisto • komponisto • salonestrino • virtuozo |
Maria Szymanowska (Pola elparolo: [ˈmarjaʂɨmaˈnɔfska]; fraŭlinnome Marianna Agata Wołowska; naskiĝis la 14-an de decembro 1789 en Varsovio, mortis la 25-an de julio 1831 en Sankt-Peterburgo, Rusio) estis pola komponisto kaj unu el la unuaj profesiaj virtuozopianistoj de la 19-a jarcento. Ŝi vojaĝis multe tra Eŭropo, precipe en la 1820-aj jaroj, antaŭ ol ŝi ekloĝis daŭre en Sankt-Peterburgo. En la rusa imperia ĉefurbo ŝi komponis por la kortego, realigis koncertojn, instruis muzikon, kaj prizorgis influhavan salonon.
Ŝiaj komponaĵoj - plejparte pianomuzikaĵoj, kantoj, kaj aliaj malgrandaj kameroverkoj, same kiel la unuaj koncertaj pianoetudoj kaj nokturnoj en Pollando - reprezentas la brilan stilon de la epoko antaŭ Chopin. Ŝi estis patrino de Celina Szymanowska, kiu geedziĝis kun la pola romantika poeto Adam Mickiewicz.
Junaĝo
Marianna Agata Wołowska naskiĝis en Varsovio, Pollando, la 14-an de decembro 1789, en la frankista nobeligita familio. Historio de ŝiaj fruaj jaroj kaj aparte ŝiaj muzikaj studoj estas necerta; ŝi ŝajnas esti studinta pianon kun Antoni Lisowski kaj Tomasz Gremm, kaj komponarton kun Franciszek Lessel, Józef Elsner kaj Karol Kurpiński. Ŝi prezentis siajn unuajn publikajn recitalojn en Varsovio kaj Parizo en 1810.
La saman jaron ŝi geedziĝis kun Józef Szymanowski, kun kiu ŝi havis tri infanojn: Helena (1811-61) kaj ĝemelojn Celina (1812-55, kiuj geedziĝis kun Adam Mickiewicz) kaj Romualdo (1812-40, kiu fariĝis inĝeniero). La infanoj restis kun Mario post ŝia apartigo de Szymanowski en 1820. La geedziĝo finiĝis per divorco. Józef Szymanowski mortis en 1832.
Koncerta kariero
Ŝia profesia pianokariero komenciĝis en 1815, kun prezentoj en Anglio en 1818, turneo de Okcidenta Eŭropo en 1823-1826, inkluzive kaj publikajn kaj privatajn prezentojn en Germanio, Francio, Anglio, Italio, Belgio kaj Holando. Pluraj el tiuj prezentoj okazis private por reĝaj familioj.Ŝia ludado estis tre bone aprezita flanke de kritikistoj kaj same de spektantaro, per kio ŝi gajnis reputacion pro delikata tono kaj lirika senso de virtuozeco. Efektive, ŝi estis unu el la unuaj profesiaj pianovirtuozoj en 19-a jarcenta Eŭropo. Post tiuj jaroj da vojaĝado, ŝi revenis al Varsovio por iom da tempo antaŭ translokiĝi en 1828 al Sankt-Peterburgo, kie ŝi estis nomumita kortega pianisto de la carino.
Reputacio
Szymanowska evoluigis fortan reton de kontaktoj kelkaj el la plej famaj artistoj, ekz. Luigi Cherubini, Gioacchino Rossini, Johann Hummel, John Field, Johann Wolfgang Goethe kaj Adam Mickiewicz k.a.. Hummel kaj Fiel dediĉis al ŝi komponaĵon. Goethe estis onidire profunde enamiĝinta al ŝi. La salono kiun ŝi establis en St. Petersburg allogis multajn elstarulojn, kio fortigis ŝian postenon de kortega muzikisto.
De la Serio Virinoj ne Muziko
De infanaĝo ŝi komencis siajn muzikajn studojn lernante ludi pianon per si mem. Ŝiaj gepatroj ĝuis prezenti la frumaturan talenton en familiaj renkontiĝoj, kie ŝi surprizis ĉiujn pro la kvalito de siaj improvizoj sur la spinetta, kaj la akompano al kantado de sia patrino.
Ŝi studis pianon kun la lokaj instruistoj Antoni Lisowski kaj Tomasz Gremm; poste ŝi daŭrigis kun Franciszek Lessel; komponadon instruis al ŝi Józef Elsner kaj Karol Kurpiński.
Unue ŝi aktivis en la varsoviaj muzikaj rondoj, kie la juna "Marynia" jam estis konata. De la salonoj de Varsovio, Maria Ágata vojaĝis al Parizo (1810) kie ŝi ludis antaŭ pluraj famaj personecoj. Luigi Cherubini dediĉis al ŝi sian ‘Fantasia’ en Do maĵoro kiel signo de estimo.
Post ŝia reveno al Varsovio, ŝi geedziĝis kun la terposedanto Jozef Szymanowski, kun kiu ŝi havis tri infanojn.
Kelkaj jaroj pasis antaŭ ol ŝi entreprenis siajn unuajn koncertturneojn (1815-1820), unue en Pollando ĉe la loĝejo de la princo Radziwill, poste en Dresdeno, Vieno, Londono, Sankt-Peterburgo kaj Berlino.
Komence temis pri nur privataj koncertoj, sed iom post iom ŝia nomo iĝis konata. Ŝi estis tre serĉata kiel koncertpianisto, ŝiaj interpretadoj estis same tre bone ricevitaj de la spektantaro kaj de la kritikistoj. Ŝi gajnis reputacion pro siaj delikata tono, lirika sento de virtuozeco, kaj opereca libereco.
La oftaj prezentadoj de Maria Szymanowska ĉie en Eŭropo, for de ŝia hejmo estis forte malaprobita de ŝia edzo kaj ŝia familio, kaŭzante streĉitan rilaton en la paro kio kondukis al disiĝo. De tiam ŝi forĝis sian vivon memstare, ŝi profesie koncertis kaj prelegis pri pianotekniko por vivteni sian familion.
Post kelkaj jaroj de intensaj turneoj tra eŭropaj urboj, kies ritmo restis reflektita en la tiamaj plej influaj gazetoj de Eŭropo, ŝi decidis translokiĝi por loĝi permanente en Sankt-Peterburgo (1827). Tie ŝi estis ricevinta la titolon de ‘unua pianisto’ de la kortego (1822). En la rusa imperia ĉefurbo, ŝi komponis por la kortego, koncertis, instruis muzikon, kaj prizorgis influan salonon.
Krom esti virtuoza koncertpianisto, Maria Ágata Szymanowska ankaŭ estis rekonita kaj aprezita kiel komponistino. Tri el ŝiaj melodioj aperas en la eldono de la Polaj Historiaj Kantoj (1816), kiu estis multfoje reeldonita dum la 19-a jarcento. Ŝi komponis cent dek verkojn, ĉiuj publikigitaj ekde 1820 fare de Breitkopf & Härtel kaj aliaj eldonistoj en Rusio kaj Pollando. Ili estas kanzonoj, ĉambra muziko kaj naŭdek miniaturaj pecoj por piano: nokturnoj, valsoj, polonezoj, mazurkoj kaj etudoj.
La verko de Maria Ágata Szymanowska kiel komponistino estas stile etikedita kiel parto de la brila antaŭromantika periodo kaj pola sentimentalismo. Chopin, kiel pola pianisto de la generacio post Szymanowska, estis plej verŝajne influita per ŝiaj komponaj elektoj.
La pola muzikologo Sławomir Dobrzański priskribis ŝian ‘pianissimon’ kaj ŝian historian signifon jene: “Ŝiaj Etudoj kaj Preludoj montras novigan klavarskribon; la Nokturno en Si estas ŝia plej matura piankomponaĵo; la Mazurkoj de Szymanowska reprezentas unu el la unuaj provoj stiligi dancon; la Fantazio kaj la Kaprico enhavas imponan vortprovizon de pianotekniko; ŝiaj Polonezoj sekvas la tradicion de la poloneza skribo kreita fare de Ogiński. La muzikstilo de Szymanowska paralelas la komponan deirpunkton de Frédéric Chopin. Multaj el ŝiaj komponaĵoj havis evidentan efikon en la matura muzika lingvo de Chopin.”
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 126 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Komponaĵoj
Kiel multaj virinokomponistoj de ŝia tempo, ŝi skribis plejparte muzikon por instrumentado al kiu ŝi havis aliron, inkluzive de multaj solludaj pianaj muzikaĵoj kaj miniaturoj, kantoj, kaj kelkaj kameroverkoj. Ŝia verkaro estas signata stile kiel parto de la preromantisma periodo kaj de pola sentimentalismo.
Verkoj
Album per pianoforte. Maria Szmyd-Dormus, ed. Kraków: PWM, 1990.
25 Mazurkas. Irena Poniatowska, ed. Bryn Mawr, PA: Hildegard, 1991.
Music for Piano. Sylvia Glickman, ed. Bryn Mawr, PA: Hildegard, 1991. Six Romances. Maria Anna Harley [now: Maja Trochimczyk], ed. Bryn Mawr, PA: Hildegard, 1999.
Diskografio
Maria Szymanowska: Piano Works. Anna Ciborowska, piano. Dux, 2004.
Szymanowska: Album. Carole Carniel, piano. Ligia Digital, 2005.
Chopin und Polish Piano. Jean-Pierre Armengaud, piano. Man, 2001. (inkluzivas verkojn ankaŭ de aliaj komponistoj)
Inspiration to Chopin. Karina Wisniewska, piano. Denon, 2000.
Riches and Rags: A Wealth of Piano Music by Women. Nancy Fierro, piano. Ars Musica Poloniae, 1993. (Includes works by other composers.)
Eksteraj ligiloj
- Bibliografio en Polish Music Journal online Arkivigite je 2007-02-17 per la retarkivo Wayback Machine (de Sławomir Dobrzański kiel parto de lia artikolo el 2002)
- Senpagaj muziknotoj de Maria Szymanowska en la retejo International Music Score Library Project (IMSLP)