Margit Menszáros | |
---|---|
Margit Menszáros en 1904 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1875 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de aprilo 1923 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Palágyi • Sándor Faragó (teatrestro) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Margit Menszáros [mensAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Menszáros Margit estis hungara aktoro. Ŝia nobela antaŭnomo estis nagykereki [nadjkereki], ŝia unua geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Palágyi Lajosné [palAdji lajoŝnE]. Ŝia dua edzo estis Sándor Faragó (teatrestro).
Margit Menszáros[1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1875 en Budapeŝto, ŝi mortis la 22-an de aprilo 1923 en Budapeŝto.
Biografio
Margit Menszáros akiris aktoran diplomon en privata lernejo de Szidi Rákosi en 1899. Ŝi komencis sian aktoran karieron en teatrejo de Pozono, poste ŝi ludis en Arad (urbo), pli poste en Debrecen ĉe János Komjáthy. En 1904 ŝi edziniĝis al Lajos Palágyi (aktoro). Baldaŭ ili ricevis rolojn en Szeged, poste ŝia edzo iĝis teatrestro de Teatro de Miskolc. Ŝi estis tie ne nur aktoro, sed ankaŭ faris la necesajn administraciajn taskojn. En 1920 ŝi divorcis kaj rezignis pri la aktorado. Ŝi denove edziniĝis kaj en 1921 ili malfermis librovendejon.
Ŝia ĉefa rolo
- Menyhért Lengyel: „Taifun” - Ilona Kerner