Margit Kovács
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1902 (1902-11-30)
en Győr
Morto 4-an de junio 1977 (1977-06-04) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Königliche Kunstgewerbeschule München
Okupo
Okupo skulptisto ceramikisto

Margit Kovács [kovAĉ], hungare Kovács Margit estis hungara skulptisto kaj ceramikisto.

Memortabulo pri Margit Kovács en Budapeŝto

Margit Kovács naskiĝis la 30-an de novembro 1902 en Győr. Ŝi mortis la 4-an de junio 1977 en Budapeŝto.

Biografio

Margit Kovács devenis el juda familio. Ŝi unue lernis grafikadon, poste frekventis industriartan lernejon, fine ŝi lernis en Vieno kaj Munkeno. En 1932 ŝi studvojaĝis al Kopenhago, en la sekva jaro ŝi studis faradon de porcelanoj en Sèvres. En la 1930-aj jaroj ŝi komencis krei etplastikojn kaj reliefoj. Baldaŭe ŝi okupiĝis ankaŭ pri ornamaĵoj kaj ceramikaj skulptaĵetoj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1948 tuj fondo de la premio.

Ŝiaj partoprenoj en ekspozicioj, plej ofte ricevanta honorojn (elekto)

Verkaro (elekto)

  • Szent György (Sankta Georgo) 1935; Ádám és Éva (Adamo kaj Evo) 1941; Bort, búzát, békességet (Vinon, tritikon, pacon) (=hungara saluto) 1942; Királykisasszony (Reĝidino) 1944; Anyám (Mia patrino) 1948; Almaszedés (Pomorikolto) 1952; Fésülködő dáma (Kombinanta damo) 1957; A nagy család (La granda familio) 1962

Konstantaj ekspozicioj pri ŝiaj verkoj

  • en ŝia naskiĝurbo Győr
  • muzeo nomata Kovács Margit Múzeum en Szentendre

Fontoj

Bildoj pri verkoj de Margit Kovács

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.