Margit Balla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Balla Margit |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | József Gáli |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto • ilustristo |
Margit Balla, laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla Margit estas hungara grafikisto, pentristo, afiŝisto, ilustristo, instruisto.
Margit Balla [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
Margit Balla studis en Industriarta Altlernejo inter 1969–1974. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Balogh (grafikisto), József Finta kaj György Konecsni. Jam dum la studentaj jaroj ŝi debutis en ekspozicio, post la diplomo ŝi okupiĝis pri grafikaĵoj por reklamoj. En la jaro 1982 ŝi kreis en artistkolonio en Worpswede helpe de stipendio. En 1991 ŝi ekinstruis en juda lernejo, en 1999 ŝi komencis plani marionetojn kaj dekoraciojn en Pupteatro (Budapeŝto). Ŝi plej ofte desegnis akvafortojn, pli malofte tuĉajn, plumajn, krajonajn desegnaĵojn. Ŝi ricevis 3 premiojn en 1979 kaj 1980. Ŝi havis edzon inter 1978-1981.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1975, 1981, 1995)
- Kolonjo (1977, 1979, 1981)
- Vieno, Munkeno, Amsterdamo (1980)
- Arthalo Budapeŝto (1988)
- Jerusalemo (1990)
- Helsinko (1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Varsovio (1972, 1974)
- Miskolc (1973, 1980)
- Budapeŝto (1975, 1979-1984, 1986-1988)
- Florenco (1978)
- Londono (1982)
- Munkeno (1987)
- Székesfehérvár (1989)
Elektitaj akvafortoj
- Apokaliptikus lovasok
- Nachricht
- Séta a labirintusban
- Álarcosbál
- Sárkányjárás
Elektitaj pentraĵoj
- A másik oldal
- Galamb
- Őrangyal
- Titok
- Vacsora négyesben
Elektitaj marionetoj
- Imre Madách-Szilágyi: La tragedio de l' homo (1999)
- Margit Balla: Cindrulino en Venecio (2003)
- Gyula Urbán: Sampucli, az irígy perselymalac (2006)
Elektitaj ilustraĵoj en libroj
- E. T. A. Hoffmann: Diótörő és az egérkirály
- E. Barrett-Browning: Portugál szonettek
- G. Bataille: A szem története