Por samtitola artikolo vidu la paĝon Margareto. |
Margareto | |
Natura satelito de Urano (XXIII) | |
natura satelito de Urano | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano XXIII[1] |
Aliaj nomoj | S/2003 U 3 |
Nomita laŭ | Margaret vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt[1] |
Dato de malkovro | 29-a de aŭgusto 2003[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea (Havajo)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 14 345 000 km[2] |
Discentreco | 0,6608[2] |
Klinangulo | 57°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 1 687,01 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 11 km[2] ? |
Maso - Denso |
~ 5,4 × 1015 kg ? 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze |
Rotacia periodo | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo Geometria albedo |
0,04 hipoteze 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 25,2 |
Margareto estas neregula ekstera satelito de Urano. Ĝi estas la ununura neregula satelito de Urano kies orbito estas prograda.
Malkovro
Ĝi estas malkovrita de Scott S. Sheppard kaj David C. Jewitt la 29-an de aŭgusto 2003 per la teleskopo Subaru de Mauna Kea[3]. Kiel tria urana luno malkovrita en 2003, ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2003 U 3.
Ĝi estis tamen observita de Matthew J. Holman kaj John J. Kavelaars la 13-an kaj 25-an de aŭgusto 2001, sed tiuj observoj ne estis sufiĉe precizaj por pruvi ke temas pri urana satelito nek por establi ĝian orbiton.
Nomo
Ĝi ricevis en 2005[4] nomon ĉerpitan (kiel volas tradicio), el la verkaro de William Shakespeare: Margareto (angle: Margaret) estas servistino en "Multa bruo pri nenio".
Ecoj
Margareto estas la ununura satelito de Urano kun antaŭenira orbito rilate al la ekliptiko: ĉiuj aliaj neregulaj satelitoj havas retrogradan orbiton, kaj la regulaj satelitoj orbitas en la ekvatora ebeno de Urano, klinita de 97,77° sur la ekliptiko.
La discentreco de la Margareta orbito ( 0.7979451 en la epoko 2006[5]) estas unu el la plej grandaj inter la konataj naturaj satelitoj.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 4 5 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
- ↑ IAUC 8217: S/2003 U 3; 157P; AG Dra (angle)
- ↑ IAUC 8648: Sats OF URANUS; 2005mf, 2005mg; C/2005 U7, C/2005 U8, C/2005 Y1 (angle)
- ↑ Natural Satellites Ephemeris Service (angle)
Eksteraj ligiloj
- pole Margareto, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2013-01-28 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Margareto (angla versio)
- angle Novaj satelitoj de Urano malkovritaj en 2003
- angle Margareto, el "Solar System Exploration" Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- france La malgrandaj satelitoj de Urano
- france Ĉielaj novaĵoj de oktobro 2003
- germane Margareto kaj aliaj uranlunoj (el "Projekto Luno")
|