Maresches | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
Kantono | Quesnoy-Ouest | ||||
INSEE kodo | 59381 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59990 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59381 | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Jean-Noël Brichant 2008-2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 939 (1 999) | ||||
Loĝdenso | 196 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 50°17′36″N 3°34′32″O / 50.29333°N, 3.57556°O (mapo) Koordinatoj: 50°17′36″N 3°34′32″O / 50.29333°N, 3.57556°O (mapo) | ||||
Alto | 49 m - 106 m | ||||
Areo | 4,78 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Maresches [+] | |||||
| |||||
Maresches estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 939 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Maresches estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Maresches troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Maresches etendiĝas sur 4,78 km².
Historio
La filmo Germinal estis parte filmita en Maresches.
Lokaj famuloj
Henri Peuchot (1889-1978) estis entreprenisto kaj estro de la franca teamo de herbhoketo.
Administrado
Maresches apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.