Marek Pietrzak | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1937 |
Morto | 29-an de majo 1968 (30-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Edz(in)o | Barbara Pietrzak |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Marek Włodzimierz PIETRZAK (naskiĝis la 5-an de junio 1937, mortis la 29-an de majo 1968)[1] estis pola esperantisto ekde aŭtuno 1955; membriĝis en Pola Esperanto-Asocio la 1-an de januaro 1956. Fondinto kaj la unua prezidanto (24-a de septembro 1958 – 3-a de marto 1961) de Pola Esperanto-Junularo[2]; poste – estrarano de PEJ por kunlaboro kun junularaj organizaĵoj. En 1959 Marek Pietrzak estis prezidanto de LKK de IJK 1959 en Gdansko[3]. En la 1960-aj jaroj li estis ĝenerala sekretario de TEJO.[4] Li estis edzo de Barbara Pietrzak.
Marek Pietrzak estis studento ĉe la Historia Fakultato de Varsovia Universitato, kie antaŭ la morto li prilaboris disertacion pri la historio de TEJO[5].
Fontoj
- ↑ revuo Esperanto, septembro 1968, paĝo 134
- ↑ Dek jaroj de la Pola Esperanto-Junularo; en: Pola Esperantisto : esperantaj sciigoj por pollingvanoj. 1970, 1, p. 6
- ↑ Ekkonu gvidantojn de PEJ, Pola Esperantisto n-ro 2/1961, p. 14
- ↑ Esperanto, januaro 1963
- ↑ Nekrologo en Pola Esperantisto, n-ro 2/1968, p. 8
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.