Marek Dziekan
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1965 (1965-03-27) (59-jaraĝa)
en Pacanów
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio Q9295817
Okupo
Okupo orientalisto

Marek Marian Dziekan (naskiĝis la 27-an de marto 1965 en Pacanów (distrikto Busko) estas profesoro doktoro habilita, estro de la Katedro de Proksima Oriento kaj Norda Afriko ĉe Lodza Universitato, laboranto de la Katedro de Arabistiko kaj Islamistiko ĉe Varsovia Universitato kaj de la Laborejo pri la araba lingvo kaj kulturo ĉe Toruna Universitato kaj prezidanto de la Programa Konsilio de Interfakultataj Individuaj Humanismaj Studoj en Lodza Uiversitato. Li finis Ĝeneralklerigan Liceon en Tarnów.

Marek Dziekan estas aŭtoro de pluraj sciencaj laboraĵoj, popularsciencaj kaj de tradukoj. Li okupiĝas pri la historio de araba-islama civilizo, klasika kaj nuntempa islamo.

Kune kun profesoro Janusz Danecki estis spertulo de multaj amaskomunikiloj dum la Iraka milito. De la komenco negative opiniis usonan agadon kun la "maniero enkoduki demokration en Irako".

Elektitaj publikaĵoj

  • Arabia magica: wiedza tajemna u Arabów przed islamem (Magia Arabio. Sekreta scio ĉe araboj antaŭ islamo), Warszawa 1993, ISBN 83-900564-6-1
  • Symbolika arabsko-muzułmańska. Mały słownik (Araba-islama simboliko. Malgranda vortaro), Warszawa 1997, ISBN 83-7192-019-9
  • Arabowie. Słownik encyklopedyczny (Araboj. Enciklopedia vortaro) (redaktoro), Warszawa 2001, ISBN 83-01-13468-2
  • Historia Iraku (Historio de Irako), Warszawa 2002, ISBN 83-88938-21-5
  • Pisarze muzułmańscy VII-XX w. Mały słownik (Islamaj verkistoj de la 7-a ĝis la 20- jarcentoj), Warszawa 2003, ISBN 83-7192-201-9
  • Irak. Religia i polityka (Irako. Religio kaj politiko), Warszawa 2005, ISBN 83-7151-695-9
  • Cywilizacja islamu w Azji i Afryce (Civilizo de islamo en Azio kaj Afriko), Warszawa 2007, ISBN 83-05-13504-7
  • Dzieje kultury arabskiej (Historio de la araba kulturo), Warszawa 2008, ISBN 978-83-01-15450-9

Bibliografio

  • Współcześni uczeni polscy. Słownik biograficzny (Nuntempaj polaj sciencistoj. Biografia vortaro), 5-a volumo: Suplemento A-Ż, Ośrodek Przetwarzania Informacji (Centro pri Transformo de Informo), Warszawa 2006
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.