Marcin Patrzałek | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 2000 (23-jaraĝa) en Kielce |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | gitaristo |
TTT | |
Retejo | https://marcinofficial.com |
Marcin Patrzałek (pola prononco ˈmar.t͡ɕin patˈʂa.wɛk, naskiĝis la 6-an de oktobro 2000 en Kielce, do nun estas 23-jaraĝa) estas pola perkuta fingropluka gitaristo, komponisto kaj produktanto. Li komencis ludi klasikan gitaron en la aĝo de 10 jaroj sub la kuratoreco de loka instruisto Jerzy Pikor. Jam en 2015 li 14-jara gajnis la naŭan eldonon de la pola talentokonkurso Must Be The Music, la unua gitaristo iam ajn gajninta tiun konkurson - per virtuoza interpreto de la flamenka muzikaĵo Leyenda ("legendo") de Isaac Albéniz.[1] Post tiu sukceso li publikigis sian debutan albumon Hush en 2016, pri kiu li informis, ke li aranĝis ĝin kiam li estis 14-jara. En la jaroj kiuj sekvis, la populareco de Patrzałek kreskis preter la limoj de Pollando. Fine de 2018 li gajnis la 5-an eldonon de la itala televida talenta konkurso Tu Si Que Vales, gajnante premion de 100 000 €.[2][3] La retaj filmoj pri prezentoj de Marcin Patrzałek laŭ stato fine de 2020 jam estis viditaj pli ol 100 milionojn da fojoj, je granda parto (preskaŭ 40 milionojn da fojoj) je lia aranĝo de la Kvina Simfonio de Beethoven, kun kiu li atingis la duonfinalon de la konkurso America's Got Talent en 2019.[4]
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ lia interpreto de la flamenka muzikaĵo Leyenda ("legendo") de Isaac Albéniz el 2015 en la retejo Jutubo
- ↑ artikolo Chi è Marcin Patrzalek, vincitore di 'Tu si que vales 2018? ("Kiu estas Marcin Patrzalek, gajninto de 'Tu si que vales 2018'?") en la retejo today.it je 2018-12-02 (itale)
- ↑ fina prezento post gajno de la 5-a eldono de la itala televida talenta konkurso Tu Si Que Vales en la retejo Jutubo (itale kaj angle)
- ↑ lia aranĝo de la Kvina Simfonio de Beethoven el la konkurso America's Got Talent de la 19-a de junio 2019 en la retejo Jutubo (kaj duoble longa studia versio ĉi tie)