Marcel Génermont | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1891 en Moulins |
Morto | 1-an de junio 1983 (92-jaraĝa) en Rocles |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj |
Familio | |
Patro | Ernest Génermont |
Patrino | Marie Nicolas |
Infano | Robert Génermont |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • verkisto |

Marcel GÉNERMONT (marsel' ĵenermon') estis franca arĥitekto kaj verkisto, kiu naskiĝis en Moulins, Francio, la 13-an de aprilo 1891 kaj mortis en Rocles, la 1-an de junio 1983.
Kiel studento, li okupiĝis pri Esperanto kaj kondukis karavanojn al Antverpeno (1911) kaj Krakovo (1912). Li cetere estis en la komitato de UEA en la 1920-aj jaroj.
Génermont diplomiĝis en 1920 ĉe la Nacia Alternejo de Belartoj. De 1924 li fariĝis arĥitekto de historiaj monumentoj kaj de 1941 ĝis la emeritiĝo en 1961 li estis arĥitekto de publikaj konstruaĵoj.
Li okupiĝis pri la historio kaj tradicioj de Burbonio, pri kiuj li fariĝis referenca aŭtoro. En 1957, il fondis Les Cahiers bourbonnais (La Burboniaj Kajeroj), trimonata gazeto kaj eldonejo. Li publikigis pli ol cent numerojn tra 26 jaroj, ĝis sia morto.