Marcel ERBETTA (1911 – 2-a de aprilo 1996 en Orvin, Svislando) estis svisa esperantisto. Freinet-metoda instruisto kaj aktiva socialdemokrato, li lernis Esperanton ĉirkaŭ 1950 kaj baldaŭ iĝis konata pro la lanĉo de didaktike elstare signifa interlerneja korespondado, "Grajnoj en Vento", kiun li gvidis dum dudeko da jaroj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.