![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Poissonnière (pariza metrostacio). |
Marcadet - Poissonniers | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Marcadet Poissonniers | ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 18-a | |||
Geografia situo | 48° 53′ 25″ N, 2° 21′ 0″ O (mapo)48.8903687574512.3500281572342Koordinatoj: 48° 53′ 25″ N, 2° 21′ 0″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 4 | |||
Kajoj | 4 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 3 982 005 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 21-a de aprilo 1908 ![]() 23-a de aŭgusto 1916 ![]() | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 20-09 | |||
Metro-linioj | ![]() ![]() | |||
Marcadet - Poissonniers [maʁkadɛ pwasɔnje] estas stacio de la linioj 4 kaj 12, de la Metroo de Parizo, situanta en la 18-a arondismento de Parizo.
La stacio
Origine, estis du apartaj stacioj:
- Marcadet, malfermita en 1908 sur linio 4 de Kompanio CMP,
- Poissonniers, malfermita en 1916 sur linio A de Kompanio Nord-Sud.
Post kunfandiĝo de ambaŭ kompanioj en 1930, interkonekta koridoro estis konstruita inter ambaŭ stacioj. Je ties ekservo la 25-an de aŭgusto 1931, ambaŭ stacioj alprenis sian nunan nomon, Marcadet - Poissonniers.
Ĝi do havas la nomojn de la du sekvaj stratoj:
- strato "Marcadet" havas la nomon de loko nomita "la Mercade", situanta en la Kvartalo "Chapelle Saint Denis". eble tie troviĝis vendejo, Marcadus, en la epoko de "foiro de Lendit";
- strato "des Poissonniers" estas la malnova vojo de fiŝkaptistoj trairita ekde 1307 de vendistoj de fiŝoj kaptitaj en la Norda Maro.
En 2011, 6 064 992 vojaĝantoj eniris en tiun stacion[1]. Eniris 6 381 604 vojaĝantoj en 2013 tiel ke la stacio atingas la 50-an rangon de metrostacioj pro ties nombro da vojaĝantoj[2].
Alirejoj
- 69, Bulvardo Barbès
- 80, Bulvardo Barbès
- 86, Bulvardo Barbès
- 26 ter, Strato Ordener
- 69, Strato des Poissonniers
Interkonektoj
RATP 31, 56, 60, 302
N14, N44
Bildgalerio
- Kajoj de la linio 4
- Kajoj de la linio 12
Referencoj
- ↑ Entrants annuels provenant de l'extérieur de la station (voie publique, correspondances bus, réseau SNCF, etc.) Arkivigite je 2014-07-18 per la retarkivo Wayback Machine, en la retejo data.ratp.fr. Alirdato 21 junio 2013.
- ↑ Trafic annuel entrant par station (2013) Arkivigite je 2014-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, en la retejo data.ratp.fr, alirdato 31 aŭgusto 2014.
Vidu ankaŭ
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marcadet - Poissonniers (métro de Paris) en la franca Vikipedio.
![]() ![]() | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|