Marborda rivero estas malgranda rivereto, kiu komenciĝas proksime de la marbordo kaj enfluas en la maron aŭ oceanon , kun konstanta fluo. Do ĝi estas rivero, kiu havas mallongan longon (<~ 200 km), malgrandan akvokolektan areon (<~ 10 000 km2, malmultajn aŭ neniun alfluantojn. Ĝi distingiĝas de aliaj riveroj, kiuj havas grandan akvokolektan areon.
« Enmara rivero » estas marfluo laŭlonge de la marbordo, riĉigita per nesala akvo, venanta el najbaraj estuaroj, kun akvo malpli densa kaj malpli sala, kun adaptitaj faŭno kaj flaŭro. Por ekzemplo: tiu en la nordo de Francio, en la Manika Markolo, kun la rivero Sejno.
Difino
La precizeco de la marborda rivero estis agnoskita de la Kebekia Oficejo de la franca lingvo kaj la Akademio de Sciencoj en siaj studoj.
Sur malgrandaj insuloj, riveroj enfluas preskaŭ ĉiuj rekte en la maron; ili tamen ofte estas nomita "ravinoj" . Ofte ilia fluo de malalta fluo estas nulo.
Iuj famaj marbordaj riveroj
En Francio:
- Bidasoa en Akvitanio: sur ĝia insulo de la Fazanoj estis subskribita en 1659 la Traktato de Pireneoj inter la reĝlandoj Hispanio kaj Francio post la franca-hispana milito, kiu postsekvis la Tridekjara milito (1618-1648 ).
- Veules en Normandio, 1154 metrojn longa, estas la plej malgranda marborda rivero en Francio.
- Aa en norda Francio, estas kara al krucvortaj entuziasmuloj .
- Rance en Bretonio kaj ties tajdocentralo kun la unua moderna uzo de la tajda forto.
- Couesnon, kiu historie markas la limon inter la duklandoj Bretonio kaj Normandio, ĉe la monteto Sankta-Mikaelo.
- Seudre en departemento Charente-Maritime pro ties ostrobredado.
Aliloke en la mondo:
- Rubikono en Italio transirita de Julio Cezaro en januaro 49 a.K.
- Pinaruso (nomo en la antikva tempo), 10 km sude de Isoso (aŭ nunaj "Payas Pajas") kie la batalo de Isoso okazis en novembro 333 a.K. en antikva Kilikio.
- Alkantaro en Sicilio, priskribita ĉe la fino de la dekkvina jarcento de la poeto kaj historiisto Pietro Bembo.
- Do, marborda rivero en Oregono en Usono kaj la rivero Roe en Montano, kiuj disputis por la titolo "la plej mallonga rivero en la mondo" por pluraj jaroj.
- Meandro en Turkio, kiu donis sian nomon al la meandroj.
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
- Almara rivero
- Enmara rivero
- Marbordo
- Listo de riveroj en Francio
Eksteraj ligiloj
Notoj kaj referencoj
Ŝablono:Ligiltabelo