Masklo de Blankaflugila maranaso (Melanitta deglandi) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
(Nigra maranaso) (Amerika maranaso) (Blankspegula maranaso) (Blankaflugila maranaso) (Okulvitra maranaso) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La maranasoj estas fortikaj maraj anasoj de la genro Melanitta. La maskloj estas ĉefe nigraj kaj havas ŝvelajn bekojn. La inoj estas malhelbrunaj. Temas pri specioj kun seksa duformismo.
Ili reproduktiĝas en malproksimaj nordoj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko, kaj vintras pli sude en moderklimataj zonoj de tiuj kontinentoj. Ili formas grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj. Tiuj estas forte ligataj kaj la birdoj tendencas starti kune.
Ties remburitaj nestoj estas konstruataj surgrunde ĉe maro, lagoj aŭ riveroj, en arbaro aŭ tundro. Tiuj specioj plonĝas por manĝokapti krustulojn kaj moluskojn.
Estas kvin specioj, grupigitaj en du subgenroj:
- subgenro Oidemia (Amerika kaj Nigra maranasoj)
- subgenro Melanitta (Okulvitra, Blankspegula kaj Blankaflugila maranasoj)
La supozata maranaso el fosilio Melanitta ceruttii kiu vivis en Kalifornio dum fina Plioceno estas nun lokigita en la genro Histrionicus.
|