Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maršov (apartigilo) |
Maršov | |||
municipo | |||
Municipa ofico en Maršov | |||
|
|||
Oficiala nomo: Maršov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
Administra municipo | Tišnov | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia regno, Moravio | ||
Montaro | Křižanova montetaro | ||
Situo | Maršov | ||
- alteco | 467 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 17′ 01″ N 16° 21′ 35″ O / 49.28361 °N, 16.35972 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,49 km² (749 ha) Maršov u Veverské Bítýšky | ||
Loĝantaro | 525 (2023) | ||
Denseco | 70,09 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1299 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 664 71 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0643 | ||
NUTS 5 | CZ0643 583359 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Maršov (Brno-Country District) | |||
Retpaĝo: www.marsov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Maršov estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas en Křižanova montetaro surrande de naturparko Valo de Blanka rojo, proksimume 21 km nordokcidente de Brno. Vivas ĉi tie 525 loĝantoj (2023). Maršov najbaras nordokcidente kun Braníškov, oriente kun Lažánky kaj sude kun domaro Šmelcovna, parto de municipo Javůrek.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1299.
En la jaro 1906 (aŭ en 1908) estis inter Maršov kaj Lažánky – proksime de loko "Šachty" – trovita riĉa kuŝejo de kaolino – en profundaĵo proksimume 8 metroj sub la surfaco. Por forveturigo de la kaolino Baťa en la jaro 1911 lasis konstrui telferon ĝis Veverská Bítýška kaj de tie al la trafiko estis servonta paralele konstruata fervojlinio ĝis Kuřim. En la minejon ofte fluis subtera akvo , do en januaro de 1932 la minado haltis. El la eksa minejo estiĝis lago, en kiun en la jaro 1945 germanaj soldatoj ĵetis soldatan teknikon inkluzive de tanko Steyer, kiu estis en la jaro 1954 eltirita kaj kelke da jaroj post tio uzis la tankon fajroestingistoj el Tišnov. La kaolina lago estas en privata posedado.
Loĝantaro
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
531 | 648 | 637 | 625 | 638 | 640 | 567 | 531 | 575 | 529 | 467 | 428 | 448 | 475 |
Memorindaĵoj
- Kapelo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Monumento al viktimoj de la unua mondmilito
- Tombejo
Pluaj fotoj
- kapelo en Maršov
- ĉirkaŭaĵo de Maršov
- La kaolina lago