Maršíkov | |
germane Marschendorf | |
vilaĝo | |
Vido al centro de la municipo kun preĝejo de sankta Mikaelo | |
Oficiala nomo: Maršíkov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Šumperk |
Administra municipo | Velké Losiny |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Hanuŝovica montetaro |
Domoj | 92 |
Situo | Maršíkov |
- koordinatoj | 50° 02′ 02″ N 17° 04′ 35″ O / 50.03389 °N, 17.07639 °O (mapo) |
Katastro | 8,30 km² (830 ha) Maršíkov |
Loĝantaro | 170 (2021) |
Denseco | 20,48 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1351 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 788 15 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Maršíkov | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Maršíkov (germane Marschendorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Velké Losiny en distrikto Šumperk. Vivas ĉi tie 170 loĝantoj (2021). Ĝi etendiĝas en entranĉita valo de rojo Maršíkovský potok, oriente de centro de Velké Losiny. Ĝi estas precipe konata pro sia ligna fostodoma preĝejo de sankta Mikaelo, kiu estas konstruita sen unusola najlo.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1351, jam tiam estis en Maršíkov paroĥo. En la jaro 1494 la vilaĝo estis tralasita el markgrafa feŭdo, en la 16-a jarcento ĝi jam apartenis al senjorujo de Losiny. Komence de la 17-a jarcento la vilaĝo estis apartigita de la tiu ĉi senjorujo kaj alligita al Vízmberk (hodiaŭa Loučná nad Desnou). En la jaro 1609 lokaj evangeliistoj konstruis lignan preĝejon, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ.
En la jaro 1786 estis sur parto de parceloj konstruita domaro Nový Maršíkov, kiu pli ůposte kuniĝis kun la municipo. Post la jaro 1848 Maršíkov fariĝis parto de juĝeja distrikto Vízmberk. La municipo estis plu pure agrikultura. Kiam estiĝis unua respubliko de Ĉeĥoslovakio, havis en la municpo la plej grandan apogon Germana asocio de terkulturistoj, kiu gajnis en balotoj en Parlamentejon de Ĉeĥoslovaka respubliko en 1935. Eĉ post la jaro 1945 Maršíkov restis agrikultura municipo.
Post ellandigo de germana loĝantaro Maršíkov estis alloĝigita de loĝantoj el aliaj regionoj. Signifajn mastrumobjektojn ekz. okupis familioj el Valaĥio (Bylnice). Maršíkov estis alligita al municipo Velké Losiny en la jaro 1976.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 621 |
1880 | 612 |
1890 | 654 |
1900 | 615 |
1910 | 599 |
1921 | 558 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 540 |
1950 | 319 |
1961 | 302 |
1970 | 292 |
1980 | 237 |
1991 | 195 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 195 |
2011 | 167 |
2021 | 170 |
|