María Villalón | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1989 (35-jaraĝa) en Ronda |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
María VILLALON Sánchez (n. Arundo, Malago, Andaluzio, Hispanio; 1-a de aprilo de 1989) estas hispana kantisto kaj komponisto. Ŝi famiĝis post venko de la unua eldono de la programo de kantontoj Factor X en Hispanio, en 2007. Ŝi estas plej konata pro tio, ke ŝi kantas la faman kanton «La lluvia» (la pluvo).
Biografio
Maria naskiĝis en Arundo en la provinco Malago de Hispanio, kie ŝi kreskis kantante ekde kiam ŝi estis trijaraĝa, farante sonregistraĵojn duon-profesiajn kaj prezentante sin al konkursoj, kiaj ekzemple Bienvenidos de Canal Sur aŭ Operación Triunfo (inter la 90 unuaj rangoj), ambaŭ en 2006. Ŝi licenciiĝis pri hispana filologio. Ŝi studis violonĉelon en la konservatorio ĝis siaj 17 jaroj.
Kiam ŝi estis 14-jaraĝa, ŝi eldonis sian unuan diskon, Entre sueños, kaj 16-jaraĝa la duan, nome Rompe. Ambaŭ diskoj estis vendataj de María mem ĉe domoj, trinkejoj kaj vendejoj por reakiri la monon investitan[1][2].
Ŝi kunlaboras kun la retejo La Noticia Imparcial, kie ŝi verkas artikolojn pri novaj teknologioj.
Ŝi ludis por la 73a Hispana kaj la 18a Andaluzia Kongresoj de Esperanto en Arundo, Hispanio, kie ŝi sukcesis per «La pluvo», versio en Esperanto (trad. de Svena Dun) de "La lluvia"[3].
Ŝi ankaŭ partoprenis en la antaŭselekta konkurso de RTVE por reprezenti Hispanion dum la Eurovida kantokonkurso 2017 en Kievo[4].
Diskaro
Antaŭ Factor X
- 2000: Entre sueños
- 2002: Rompe
Albumoj de studio
- 2007: Las mejores canciones de María en Factor X
- 2007: Te espero aquí
- 2009: Los tejados donde fuimos más que amigos
- 2012: Historias de una cantonta
Esperantigitaj kantoj
La Pluvo (La lluvia)
Origine (en 2009) publikigita en la hispana sub la titolo «La lluvia» (la pluvo). La esperantigita versio estis kantita unuafoje dum la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2014. Maria Villalon kantas ĝin kvankam la aŭtoro kaj komponisto estas Carlos Matari. La traduko en Esperanto estas de Svena Dun.
Jen la teksto:
|
(Originaj paroloj hispane) |
Viviga Pluvet' (Agüita de abril)
Origine publigita en 2007 en la hispana kun la titolo «Agüita de abril» (signifante Pluveto de aprilo). La esperantigita versio kantita unufoje ĉe la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2014 kie Maria Villalon kantas ĝin. La aŭtoro kaj komponisto estas Raul Bioque. La traduko en Esperanto estas de Svena Dun.
Jen la kantata teksto:
|
(Originaj paroloj hispane) |
Eksteraj ligiloj
- Oficiala tŭitero
- Oficiala fejsbuko
- Oficiala klubo de sekvantoj Arkivigite je 2009-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Blogo de María Villalón
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ { http://www.diariosur.es/20070718/gente/malaguena-maria-villalon-gana-20070718.htm%5Brompita+ligilo%5D Diario Sur.es: la malagueña María Villalón gana la primera edición de 'Factor X'
- ↑ http://www.musica.com/letras.asp?info=37984&biografia=22540&idf=5 Música.com: biografio de María Villalón
- ↑ Jutuba filmeto ĉe https://www.youtube.com/watch?v=fOBkKcbJUAE
- ↑ (hispana) José Garcia kaj Vicente Rido, "María Villalón: "Voy a presentar dos canciones para Eurovisión 2017", 13-a septembro 2016, konsultita la 22-an majo 2017.