Manuel de Seabra | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de julio 1932 en Lisbono | ||||
Morto | 22-an de majo 2017 (84-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Lingvoj | kataluna • Esperanto • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio • Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto • tradukisto • verkisto vd | ||||
Aktiva en | Barcelono vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manuel de Seabra (naskiĝis la 7-an de julio 1932 en Lisbono, Portugalio, mortis la 22-an de majo 2017 en Barcelono) estis profesia verkisto, kiu uzis la portugalan, la katalunan kaj Esperanton kiel literaturajn lingvojn.
Li tradukis multajn verkojn de la monda literaturo ĉefe al la kataluna. Ekde 2000 li prezidas la Associació Col·legial d'Escriptors de Catalunya (Asocio de la verkistoj de Katalunio). Kiel membro de Esperanta PEN-Centro kaj de Esperantlingva Verkista Asocio, en 1998 li iniciatis (kune kun Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno), ke jaron post jaro William Auld kandidatu por la Nobel-premio pri literaturo.
Esperantaj verkoj
- La armeoj de Paluzie (romano 1996)
- Promeso en obskuro (noveloj 1997)
- La tago kiam Jesuo perfidis Judason (romano 2001)
- Ĉu vi konas Blaise Cendrars? (romano 2007)
- Malamu vin, unu la alian (romano 2009)
Tradukoj en Esperanton
- Vimala Devi: Musono (novelaro 2000)
Partopreno en gazetaro kaj eldonaĵoj
- Kontribuanto al Mondoj (2001)
- Kontribuanto al Norda Prismo (2001)
- Kunlaboranto de Literatura Foiro (ekde 1994)
- Kompilinto de Antologio de Portugalaj Rakontoj (1959)
Verkoj pri Manuel de Seabra
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.