Μανουὴλ Χρυσολωρᾶς (1355-1415) | ||
---|---|---|
bizanca helenisto | ||
Persona informo | ||
Μανουήλ Χρυσολώρας | ||
Naskiĝo | 1355 en Konstantinopolo, Turkio | |
Morto | 15-a de aprilo 1415 en Konstanco, Germanio | |
Lingvoj | mezepoka greka vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Florenco | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • tradukisto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Manuelo Krizoloras (1355-1415) (naskiĝis en Konstantinopolo, 1355 - mortis en Konstanco, en la 15-a de aprilo 1415) estis bizanca humanisto, filologo kaj tradukisto, pioniro en la enkonduko de la greka kulturo en Eŭropo dum la malfrua Mezepoko.
Biografio
En 1390, li estris delegitaron senditan al Venecio de la imperiestro Manuelo la 2-a Paleologa (1350-1425) por petegi la helpon la de kristanaj princoj kontraŭ la muzulmanaj turkoj. La humanisto Roberto de' Rossi, el Florenco, renkontis lin, en Venecio, kaj, en 1395, iu amiko de Rossi, Jacopo d'Angelo, ankaŭ konata kiel Giacomo da Scarperia (1360-1410), ekiris al Konstantinopolo por studi la grekan kun Krizoloras. En 1396, Coluccio Salutati, kanceliero de la Universitato de Florenco, invitis lin por instrui la grekan gramatikon kaj literaturon.
Krizoloras alvenis en la vintro de 1397, kaj tiu evento estis rememorigita de unu el siaj plej famaj lernantoj, la klera humanisto Leonardo Bruni, kiel granda kaj nova oportuno: la amaso da instruistoj pri juro estis granda, tamen, neniu el ili studis la grekan en Italio dum la lastaj 700 jaroj. Alia tre renoma lernanto de Krizoloras estis Ambrogio Traversari, kiu fariĝis generalo de la Kamaldola Ordeno[1]. Krizoloras restis nur kelkajn jarojn en Florenco, inter 1397 kaj 1400, instruante la grekan, komencante kun la rudimentaĵoj. Poste, li translokiĝis al Bolonjo kaj pli malfrue al Venecio kaj Romo. Kvankam li vaste instruis, ia eta grupo da lia studentaro restis kvazaŭ fermita nukleo, inter ili la unuaj humanistoj de la Renesanco. Lia lernantaro estis alkalkulitaj al la plej gravaj figuroj de la reviviĝo pri la grekaj studoj en Italio. Krom Bruni kaj Traversari, troviĝis Guarino da Verona kaj Palla Strozzi.
Post viziti Milanon kaj Pavion, kaj esti loĝinta plurajn jarojn en Venecio, invitite de Bruni, li iris al Romo, kiu, tiam, estis sekretario de la papo Gregorio la 12-a. En 1408, li sendiĝis al Parizo en grava misio de la imperiestro Manuelo Paleologa. En 1413, li iris al Germanio kiel ambasadoro ĉe la imperiestro Sigismondo la 1-a, kies misio estis difini lokon por la eklezia koncilio kiu pli malfrue okazis en Konstanco. Krizoloras estis elektita por reprezenti la grekan eklezion, kiam li subite mortis. Lia morto aperigis multajn celebrajn eseojn, kiujn Guarino da Verono kolektis ilin en la verko Chrysolorina[2].
Verkoj
- Corpus Byzantinæ historiae: Epistolae tres de comparatione veteris et novae Romae. 1655
- Respubliko de Platono, tradukaĵo el la greka en la latinan
- Erotemata de formatione temporum, unue publikigita en 1484
- Graecae Grammaticae Institutiones - 1547
- Epitoma integrae grammatices - 1528
- De anomalis verbis - 1517
- Georgii Codini et alterius cujusdam anonymi Excerpta de antiquitatibus ..., Georgius Codinus, Leono la 6-a (Imperiestro de Oriento) - 1729
- Eis posa Diairou[n]tai ta ei kosi tessera grammata, 1491
Literaturo
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- Bibliothèque Nationale de France
- New Advent
- Encyclopedia of Medieval Philosophy: Philosophy Between 500 and 1500, Henrik Lagerlund
- Humanism and Platonism in the Italian Renaissance, James Hankins
- The Cambridge History of Christianity: Volume 5, Eastern Christianity, Michael Angold
- Byzantine Art and Diplomacy in an Age of Decline, Cecily J. Hilsdale
Vidu ankaŭ
- Coluccio Salutati (1331-1406)
- Uberto Decembrio (1350-1427)
- Leonardo Aretino (1369-1444)
- Pier Paolo Vergerio, la Maljuna (1370-1445)
- Jan Hus (1371-1415)
- Palla Strozzi (1372-1462)[3]
- Guarino da Verona (1374-1460)
- Ambrogio Traversari (1386-1439)[4]
- Γεώργιος Τραπεζούντιος (1395-1486)
Referencoj
- ↑ La Kamaldola Ordeno stariĝis de la itala monaĥo Sankta Romualdo (950-1027) en la komenco de la dua jarmilo.
- ↑ A History of Classical Scholarship: From the Revival of Learning to the End ..., John Edwin Sandys
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche