Manu Katché | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1958 (65-jaraĝa) en Saint-Maur-des-Fossés |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Conservatoire de Paris |
Okupo | |
Okupo | drumisto • ĵazmuzikisto • percussionist • kantoverkisto • kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.manu-katche.com/ |
Manu KATCHÉ (fakte: Emmanuel KATCHÉ) (naskiĝis la 27-an de oktobro 1958 en Saint-Maur-des-Fossés, departemento Val-de-Marne) estas franca frapinstrumentisto kaj tutmonde demandata studiomuzikisto. Krom tio li ankaŭ aperas kiel komponisto, kantisto, kantteksta verkisto, perkutinstrumentisto kaj muzikproduktisto. Lia muzika pezocentro estas rokmuziko kaj popmuziko, li tamen ankaŭ muzikas en la ĝenroj mondmuziko kaj ĵazo.
Ekde 2007 (ekde 2008 ĉiumonate, ekde 2010 ĉiusemajne) li laboris (kune kun Alice Tumler) kiel televid-moderatoro de la muzika televid-elsendo One Shot Not inicita de li.[1] Tiu ĉi prezentas mallongajn koncertojn, improvizad-kunsidojn kaj intervjuojn kun variaj muzikistoj de diversaj muzikaj stiloj, kiujn Manu Katché parte akompanas per frapinstrumentaro. La germana-franca kulturkanalo ARTE dissendas la elsendon. Antaŭe Katché akiris en sia hejmlando Francujo altan popularecon kiel ĵuriano de la televida talentulo-spektaklo Nouvelle Star.
Eksteraj ligiloj
- Hejmpaĝo de Manu Katché
- Informoj pri Manu Katché ĉe drummerworld.com
- One Shot Not Arkivigite je 2008-01-27 per la retarkivo Wayback Machine: ĉiumonata televid-elsendo kun spontankoncertoj de Katché kun variaj gastoj ĉe la germana-franca televido ARTE
Referencoj
- ↑ arte.tv: One Shot Not. Arkivita el la originalo je 2008-01-27. Alirita 2012-01-19.