Mansuro
urbo urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 621 953  (2021) [+]
Loĝdenso 24 878 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 3′ N, 31° 23′ O (mapo)31.0531.383333333333Koordinatoj: 31° 3′ N, 31° 23′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 25 km² (2500 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Mansuro (Egiptio Nildelto)
Mansuro (Egiptio Nildelto)
DEC
Mansuro
Mansuro
Situo de Mansuro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Mansoura [+]

Mansuro, konata ankaŭ Mansoura,El Mansure, arabe المنصورة estas metropolo en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija, kie ĝi estas ties ĉefurbo.

Placo en Mansura

Etimologio

Mansuro arabe signifas "venka" laŭ batalo kontraŭ Ludoviko la 9-a (Francio) dum la 7-a Krucmilito.

Demografio

En Mansuro loĝis 621953 en 2021.

Geografio

Mansuro kuŝas laŭ branĉo de Nilo. Tanta troviĝas 47, Damiato kaj Kafr aŝ-Ŝejĥo po 58, Ismailio 98, ĉefurbo Kairo 112 kilometrojn (aere) .

Historio

Mansuro estis establita en 1219 en lokoj de pli malnovaj vilaĝoj. Post 2 jaroj la egiptoj venkis la krucmilitistojn, tial ĝi estis nomita Mansura. Reĝo Ludoviko estis kaptita kaj mortis en malliberejo (fakte domo) en la urbo. En 1973 granda aerbatalo okazis inter Egiptio kaj Israelo.

Ekonomio

Mansuro estas komerca kaj administra centro. La industrio produktas teksaĵojn kaj manĝaĵojn.

Edukado

La universitato de Mansuro estis fondita en 1962, komence kiel filio de Kairo.

Panoramo en Mansuro
Palaco en Mansuro

Klimato

Mansuro havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 56 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 14-27 °C.

Vidindaĵoj

  • moskeoj
  • muzeo, iama domo de reĝo Ludoviko
  • palaco konstruita en 1928 fare de itala arkitekto

Famuloj

Referencoj

    Fontoj

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.